La tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj estas tersupraĵa biomo kiu situas en regionoj de duonarida ĝis duonhumida klimato je tropikaj kaj subtropikaj latitudoj. Herbejoj estas superregataj de gresoj kaj aliaj herbecaj plantoj. Savanoj estas herbejoj kun dissemataj arboj. Arbedaroj estas superregataj de arbedoj aŭ arbustoj.
Priskribo
La jara precipitaĵo en Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj varias inter 450 kaj 1 500 millimetroj, kaj povas esti altgrade sezona. Kelkfoje en la tuta jaro, pluvo okazas nur kelkajn semanojn. Tiu ĉi biomo troviĝas en ĉiuj kontinentoj escepte de la antarkta. Ili estas ege disvastigataj en Afriko, kaj ankaŭ troviĝas en suda Azio, la nordaj partoj de Sudameriko kaj Aŭstralio, kaj suda Usono.
Afrikaj Savanoj troviĝas inter arbaraj aŭ duonarbaraj regionoj kaj herbejaj regionoj. La klimato varias, kun averaĝa temperaturo de 27 °C kun kulminoj de 30 °C en aprilo kaj oktobro. La jara precipitaĵo situas inter 300 kaj 1500 millimetroj. La flaŭro inkluzivas :
- Akacioj
- Perdas foliojn dum la seka sezono por konservi humidon;
- Havas folian kanopeon dum la pluva sezono, platigite per ventoj.
- Baobaboj
- Enmagazenigas akvon en la trunko;
- Havas dikan arboŝelon por protekti sin kontraŭ fajroj dum la seka sezono;
- Havas longan pivotradikon [1] por atingi la subgrundan humidon;
- Havas malmultajn foliojn por redukti akvoperdon pro planta transpirado.
- Herboj
- Kreskas rapide ĝis alteco de 3 aŭ 4 metroj en grupetoj;
- La ŝosoj mortas dum la seka sezono kaj postlasas nur radikojn.
- Malaltaj arbedoj kaj arbustoj
- Estas sekecrezistaj;
- Restas malgrandaj;
- Prezentas dornojn kaj ne foliojn.