![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Afrika Baobabo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La baobabo (Adansonia), estas afrotropisa kaj aŭstralazia genro el bombakacoj, kiu ĝenerale konstituas tre diktrunkajn (kelkfoje 9-metra diametro), vast-branĉarajn arbojn. Ĝi ĉefe troviĝas en la afrikaj savanoj sed ankaŭ en Aŭstralio. Frukto estas kukumsimila, kapsuleca, grizbruna, ligneca, ĝuebla, longa ĝis duonmetro, 15 cm larĝa, kun multaj brunaj grajnoj kaj acidete dolĉa karno, el kiu oni povas prepari refreŝigan trinkaĵon.
Oni diras, ke baobabo havas invertitajn radikojn, t.e, ke ĝiaj branĉoj estas vere radikoj. Afrikaj sklavoj kredis, ke vera branĉaro de baobabo aperus en Ameriko, kaj post la morto, la animoj de nigruloj revenus per ĝi ĝis la "radikoj" en Afriko. Pro tio, en Recifo oni plantis multajn baobabojn, por ke sklavoj senesperiĝu pri reveno al Afriko kaj iĝu kristanoj.
Baobaboj estas gravaj elementoj en verko La Eta Princo.