Gvinea arbara-savana mozaiko | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
Landoj | 11 - Benino - Ebur-Bordo - Gambio - Ganao - Gvineo - Gvineo-Bisaŭo - Kameruno - Niĝerio - Senegalo - Sieraleono - Togo |
||
Areo | 668 905 km² (66 890 500 ha) | ||
|
|||
La gvinea arbara-savana mozaiko estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi ampleksas zonon de interplektataj arbaroj, savanoj, kaj herbejoj etendiĝantan orient-okcidente kaj disigantan la tropikajn humidajn foliarbarojn apud la marbordo de la okcident-sudana savano de la landinterno.
La gvinea arbara-savana mozaiko okupas areon de 673 600 kvadrataj kilometroj, situante ekde okcidenta Senegalo ĝis orienta Niĝerio, kaj inkludante partojn de Gambio, Gvineo Bisaŭa, Gvineo, Sieraleono, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando kaj Benino. La Kamerunaj Altaĵoj de orienta Niĝerio kaj Kameruno disigas la gvinean arbar-savanan mozaikon de la nord-konga arbara-savana mozaiko, kiu troviĝas oriente. La Benina Senarbejo (angle : Dahomey Gap) estas regiono de Togo kaj Benino kie la arbara-savana mozaiko etendiĝas ĝis la marbordo, kaj disigas la supra-gvineajn arbarojn de Gvineo, Sieraleono, Liberio, Ebur-Bordo, kaj Ganao de la malsupra-gvineaj arbaroj de Niĝerio kaj Kameruno.
La ekoregiono precipe estas herbeja, alternante kun arboj vegetantaj laŭlonge de riveroj kaj sur montetoflankoj, kie la neŝanĝiĝeme okazantaj fajroj malhelpas la kreskadon de la arboj en malferma pejzaĝo. Lophira laceolata estas pli fajrorezista arbo.
La miksaĵo de arbaro kaj herbejo kreas biotopojn por multaj grandaj mamuloj kiaj arbara elefanto (Loxodonta cyclotis) , amfibia hipopotamo (Hippopotamus amphibius) kaj antilopoj kia Cephalophus rufilatus. Oni komune trovas testudojn kaj ankaŭ pli lokajn speciojn, inkluzive de Erythrocebus patas (primatoj) kaj Amphisbaenia (skvamuloj).
La malsekejoj en la ekoregiono estas riĉaj je birda vivo pro specioj kiaj la smeralda brilsturno (Coccycolius iris, sturnedoj) kaj la Balearica pavonina (gruedoj) .
La ekoregiono kovras grandajn partojn de multaj okcidentafrikaj landoj, inkluzive de :
La areo estas home loĝata antaŭ jarmiloj kaj malmulte da ĝi estas formale protektita. Naciaj parkoj inkluzivas Outamba-Kilimi en Sieraleono.