Ekoprovinco aŭ ekologia provinco estas teritorio biogeografia, pli malvasta ol ekozono, kiu ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Laŭ Demarchi[1], ekoprovinco ĉirkaŭas areojn de unuforma klimato, geologia historio, kaj orografio (t.e. montaroj, vastaj valoj, ebenaĵoj). Ilia vasteco kaj interna unuformeco igas ilin idealaj unuoj cele efektivigon de politiko de la naturajresursoj.
La termino ekoprovinco, kvankam sufiĉe neta kaj utila por indiki biogeografian unuon, kiu situas laŭ surfaco inter ekozono kaj ekoregiono, ne estas ĝenerale agnoskita. Nur relative freŝdate ĝi estis difinita en certaj sciencaj publikaĵoj[2][3].
La ekoprovincoj ne kongruas kun la biolandaj regionoj, kiaj tiuj laŭ R.K.Brummit [4], bazitaj sur plantogeografiaj kriterioj.
Ekoprovincoj de la WWF
Por la sama nocio, la Monda Natur-Fonduso (WWF) (angle) preferas la iome malordigan terminon bioregiono aŭ biolando ĉe la tersupraĵaj areoj, sed parolante pri la analogaj maraj teritorioj, la WWF tamen uzas subdividon en provincojn.
Tiu ĉi organizaĵo disigas la tersupraĵajn ekozonojn en ekoprovincojn (biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povantajn enteni diverstipajn biomojn, sed prezentantajn fortajn biogeografiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
Afrotropiso
Sahela-sudana ekoprovinco
Sudaraba ekoprovinco
Afrik-arbara ekoprovinco
Orientafrik-savana ekoprovinco
Orientafrik-altaĵara ekoprovinco
Sudafrik-savana ekoprovinco
Sudafrik-dezerta ekoprovinco
Kabolanda ekoprovinco
Madagaskara ekoprovinco (inkluzive de najbaraj insuloj de la Hinda Oceano)
Ĝi konstituas nur unu ekoprovincon, partigitan en kvar ekoregionojn. Biome ĉiuj estas de la tundra tipo. Ili estas: Tundro de la insuloj el la suda Hinda Oceano; Tundro de la insuloj el la Maro de Scotia; Tundro de Okcidentantarkto; Dezerto de Orientantarkto.
La Eŭropa Vivmedia Agentejo (angle: EEA) konsideras propran subdividon en biogeografiajn regionojn kaj de tiuj ĉi ĝi nombras 11 en Eŭropo kaj Malgrand-Azio. Iliaj limigoj ne apartenas al la sistemo de la WWF. Kontraŭe, ties subdividoj akordiĝas preskaŭ ĉiam kun tiuj de la WWF-ekoregionoj kaj havas la samajn nomojn.
Brummitt, R.K. 2001: World Geographical Scheme for Recording Plant Distributions. Edition 2. International Working Group on Taxonomic Databases For Plant Sciences (TDWG). Hunt Institute for Botanical Documentation, Carnegie Mellon University, Pittsburgh, 137 p. angle
Demarchi, Denis A. 1996: An Introduction to the Ecoregions of British Columbia, Wildlife Branch, Ministry of Environment, Lands and Parks, Victoria, British Columbia. angle
Klijn, F. 1991: Hierarchical classification of ecosystems: a tool for susceptibility analysis and quality evaluation for environmental policy. [En:] Terrestrial and aquatic ecosystems – Perturbation and recovery. Ravera O. (ed), Ellis Horwood, New York - Singapore, pp. 80–90. angle