Bahiaj marbordaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Brazilo | |||
Areo | 109 815 km² (10 981 500 ha) | |||
Biomoj de regiono | Atlantikaj arbaroj | |||
Birdospecioj | 466 | |||
Mamulspecioj | 166 | |||
|
||||
La bahiaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Temas pri parto de la Atlantikaj arbaroj, samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie kaj tutmondaj 200-regiono, el la oriento de Brazilo.
La bahiaj marbordaj arbaroj okupas zonon kiu larĝas proksimume 150 kilometrojn laŭlonge de la marbordo de la Atlantika Oceano de orienta Brazilo, en la subŝtatoj de Bahio kaj Espirito-Santo. La Itapicuru-Rivero konstituas la nordan limon de la ekoregiono, kiu etendiĝas sude ĝis apud la Itapemirim-Rivero. La ekoregiono estas limigita oriente per la Atlantika Oceano kaj la enklavoj de la Atlantik-marbordaj restingaoj kaj la Bahiaj mangrovoj. Okcidenten, la arbaroj transiras al pli sekaj bahiaj landinternaj arbaroj.
La arbaroj kovras la terciar-sedimentajn altebenaĵojn kiuj etendiĝas ekde la marbordo okcidenten ĝis la pli malaltaj deklivoj de Serra da Mantiqueira. La superregantaj grundoj estas tropikaj nutraĵ-malriĉaj flav-ruĝaj latosol kaj podzoloj.
La ekoregiono havas tropikan klimaton kun jara precipitaĵo variante ekde 1 200 ĝis 1 800 mm, egale distribuita tra la jaro. La suda parto de la ekoregiono povas travivi sekan periodon ekde majo ĝis septembro.
La kvar-stratuma atlantika ĉiamverda humida arbaro estas la superreganta vegetaĵara tipo.
Endanĝerigataj mamuloj en la ekoregiono estas Kolharara bradipo (Bradypus torquatus) kaj Leontopithecus chrysomelas, endemia en Brazilo.
Malpli ol 5% de la originaj arbaroj estas sendifektaj. Protektitaj areoj de la ekoregiono inkluzivas la Biologian Rezervejon de Sooretama kaj la Arbaran Rezervejon de Linhares.