Panico | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Panicum L. | ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
ĉirkaŭ 450 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Panico[1] (Panicum) estas granda genro de proksimume 450 specioj el la familio de la poacoj indiĝena ĉie en la tropikaj regionoj de la mondo, kun kelkaj specioj kiuj etendiĝas en la norda mezvarma zono. Ili ofte estas grandaj, unujaraj aŭ plurjaraj herbecaj plantoj kreskantaj ĝis alto de 1-3 m.
La floroj estas kunigataj en ampleksa paniklo ofte kun longo ĝis 60 cm. La semoj estas 1-6 mm longaj kaj 1-2 mm larĝaj. La fruktoj disvolviĝas el du-flora spiketo. Nur la supra floreto de ĉiu spiketo estas fekunda; la malsupra floreto estas sterila aŭ maskla. Ambaŭ glumoj ĉeestas kaj estas bone disvolviĝataj.
En Aŭstralio troviĝas 29 da indiĝenaj kaj 9 da enmetitaj panicospecioj [2].
Bone konataj panico-specioj inkludas milian panicon (aŭ mileo, Panicum miliaceum) kaj vergan panicon (Panicum virgatum). Ambaŭ estas konsideritaj mileoj.