Tiu ĉi artikolo temas pri la termino mileo. Pri la planto milia panico (Panicum miliaceum), bonvolu vidi la artikolon Milia panico. Pri la genro Milio (Milium), bonvolu vidi la artikolon Milio. |
Mileo[noto 1] estas vastasenca netaksonomia termino,[1] uzita por nomi plurajn poacojn el malsamaj genroj. Mileoj estas indiĝenaj en pluraj partoj de la mondo[2] kaj estas uzataj kiel cerealaĵo aŭ furaĝo. Mileoj kredeble estis uzitaj de homoj por ĉ. 7,000 jaroj, kaj ili estis kerne gravaj dum la disvolviĝo de agrikulturaj societoj.[3]
Mileoj estas cerealoj de la familio Poacoj kun malgrandaj grajnoj, kiuj kreskas en varmaj regionoj. Ili bone toleras sekajn periodojn kaj ekstreman veteron.[4]
Laŭ PIV, striktasence, la nomo mileo estas uzata por nomi la planton milian panicon[1][5] (Panicum miliaceum), kiu estas unujara poaco de la genro Panico, kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj.
Laŭ PIV, vastasence, mileo estas sinonimo de la jenaj plantoj:[1]
Aliaj plantoj nomitaj mileo estas la jenaj: