Norda Ligo
partioorganizaĵo
Komenco 10-a de februaro 1991 vd
Antaŭe Norda Ligo Piemonto • Liga Veneta • Lombarda Ligo vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Milano
Ideologio

federismoregionismoEŭroposkeptikismo • dekstra popolismo • socia konservativismo • ekonomia liberalismo • Padia naciismo

Fondinto(j) Umberto Bossi vd
Ĉefestro(j) Umberto Bossi • Marilena Marin • Franco Rocchetta • Stefano Stefani • Luciano Gasperini • Angelo Alessandri • Matteo Salvini vd
Membro de Eŭropa Alianco por Libereco • partio Identeco kaj Demokratio • Eŭropo de Nacioj kaj Libero vd
Posedatoj La Padania vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ligo
Lega
partioorganizaĵo
Lando  Italio
Estro Matteo Salvini
Fondiĝo La 4-an de decembro 1989
Ĉefa sidejo via Bellerio, 41 20161 Milano
Ideologio Federismo, aŭtonomismo, regionismo, separismo, Naciismo[1][2][3][4][5]
Ĵurnalo La Padania
Junulara organizaĵo Movimento Giovani Padani (MGP)
Retejo http://www.leganord.org/
vdr

La Norda Ligo por la Sendependeco de la Padanio, ofte mallongigata Norda Ligo, estas politika partio, federacio de diversaj aŭtonomistaj movadoj en italaj regionoj, inter kiuj, speciale, la Lega Lombarda kaj la Liga Veneta.

La partio, ofte nomata kiel Carroccio en gazeta stilo, estas aktiva ĉefe en la Norda Italio, sed ankaŭ en aliaj regionoj de centra Italio. La federacia sekretario kaj gvidanto de la partio estas Matteo Salvini.

Unue subtenanto de la federismo, ekde 1996 Norda Ligo proponis la secesion de la Nordaj regionoj, difinitaj kiel Padanio. Aktuale, reproponas la projekton de federacio, efektivigebla per fiska federacio kaj la transigo al regionoj de kelkaj taskoj pratikitaj de Ŝtato. Ĝi proponas ankaŭ la pligrandigon de la politika valoro de Norda Italio kaj la pliigon kaj la valorigon de la regionaj kulturoj kaj dialektoj.

Norda Ligo batalas por la realigo de pliseveraj normoj kontraŭ la islama fundamentismo; kontraŭas la eniro de Turkio en la Eŭropa Unio kaj estas konsiderita kiel Eŭroposkeptika movado[6]. Ĝi emfazas ankaŭ la batalojn kontraŭ la kontraŭleĝa enmigrado kaj kontraŭ la malŝparoj en ŝtata administrado.

La partio subtenas la transformon de Italio en federacian ŝtaton kaj la donadon de larĝa aŭtonomio al certaj regionoj en Italio, precipe en la nordo (al la provincoj de Veneto, Lombardio, Piemonto, Ligurio, Emilia-Romanjo kaj Toskanio). La konstitucio de la partio deklaras ke ĝi apogas impostan federacion, en kiu la tuta distrikto estos impostita.

Historio

Matteo Salvini, en Torino, 2013
Reklam-kamioneto de la Norda Ligo por la Sendependeco de la Padanio
Matteo Salvini, 2015.

La Norda Ligo naskiĝis en 1989, kiel konfederacio de multaj aŭtonomismaj movadoj de malsamaj nord-italaj regionoj. Ĝi tuj gajnis popularecon en la Nordo de Italio, kaj en la ĝeneralaj elektoj de 1992 ĝi ricevis pli ol 8 % de la naciaj voĉdonoj. La pozicio de la partio estis, ke la riĉa nordo de Italio ne devas resti en la sama ŝtato kiel la pli malriĉa sudo, kiu forprenas monon kaj rimedojn de la laborema nordo pere de la koruptita registaro en Romo. Ĉi-tiu pozicio ofte estis eksprimita de Bossi kaj de la aliaj politikistoj per tre vulgaraj kaj perfortaj vortoj, limantaj kun rasismo, kaj la Norda Ligo famigixs inter italoj kiel populisma kaj demagoga partio, kies politikistoj havas nek grandan kulturon nek sofistikecon. Tamen la oficiala linio de la partio akordiĝis kun la pensoj de minoritata parto de la loĝantaro de la nordo de Italio. Unu el la plej konataj sloganoj estis "Roma Ladrona" (Romo estas ega ŝtelisto).

En la ĝeneralaj elektoj de 1994 la Ligo eniris lan dekstra aliancon gvidatan de Silvio Berlusconi, kiu gajnis la elektojn, sed post kelkaj monatoj la registaro disfalis, ĝuste pro malkonsentoj inter la movado de Bossi kaj tiu de Berlusconi.

Italio laŭ Norda Ligo. La Norda Italio, Padanio, dividita el la Suda Italio

En la ĝeneralaj elektoj de 1996 la Norda Ligo prezentiĝis sola kaj gajnis 10 % de la naciaj voĉdonoj, sed en kelkaj nordaj regionoj ĝi atingis 30 %. Alveninte je la pinto de sia populareco, Bossi deklaris la sendependecon de Padanio en granda manifestacio en Venecio, deklaracio kiu estis konsiderata de la plejmulto de Italio kiel speco de ŝerco. Tamen, la Ligo eĉ organizis Padanan parlamenton kaj Padanan registaron, kiuj evidente estis rekonitaj de neniu ekster la partio.

En 2001, la Norda Ligo denove alianciĝis kun Berlusconi, kiu gajnis la elektojn, kaj ĝi restis en la dekstra registaro ĝis 2006, kiam nova koalicio gajnis la elektojn. Ne surprize, la partio iom moderiĝis, dum ĝi estis en la registaro, rezignante pri kompleta sendependiĝo, sed ĝi sukcesis aprobigi kelkajn leĝojn, kiuj donas pli grandan aŭtonomecon al la malsamaj italaj regionoj.

Dum la lastaj jaroj la Norda Ligo akiris ĉiam pli ekstremajn poziciojn kontraŭ enmigrintoj, ĉefe islamaj enmigrintoj, kiujn ili denuncas kiel potencialajn krimulojn kaj teroristojn. En la paroladoj de ĝiaj politikistoj oni ofte povas aŭdi rekte rasismajn komentojn. Multaj internaciaj analistoj konsideras ĝin kiel ekstreme dekstran partion.

Gvidanto de la ligaj parlamentanoj en la Italia Senato

Gvidanto de la ligaj parlamentanoj en la Ĉambro de Deputitoj de Italio

Gvidanto de la ligaj parlamentanoj en la Eŭropa parlamento

Notoj

  1. Pierre-André Taguieff, L'illusione populista, eldonejo Bruno Mondadori, Milano 2003.
  2. Bruno Luverà, I confini dell'odio, Editori Riuniti, 1999
  3. Giuseppe Scaliati, Dove va la Lega Nord. Radici ed evoluzione politica di un movimento populista, Edizioni zero in condotta, Milano 2006
  4. Roberto Biorcio, La Padania promessa. La storia, le idee e la logica d’azione della Lega Nord, Il Saggiatore, Milano 1997
  5. Luciano Costantini, Dentro la Lega. Come nasce, come cresce, come comunica, Koinè, Roma 1994
  6. [2005] L'Europa in Italia. Élite, opinione pubblica e decisioni, ‑a eldono (itale), p. 106.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Plia legaĵo

Pucciarelli, Matteo Kiel Matteo Salvini konkeris Italion 'Le Monde Diplomatique', junio 2019.