Franco Cardini
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1940 (1940-08-05) (83-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Florenco vd
Profesio
Okupo historiisto • blogisto vd
Aktiva en Florenco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franco CARDINI [frAnko kardIni] (n. 1940) estas itala verkisto, romanisto, eseisto kaj precipe mezepokisto je internacia famo pro historiaj esploroj kaj novaj konceptoj.

Biografio de Franco Cardini

Franco Cardini naskiĝis en 1940 en Florenco, magistriĝis kiel literaturisto ĉe la universitato de Florenco en 1966. En 1967 li akceptiĝis kiel volonta asistanto de Ernesto Sestan; tuj poste iĝis orda asistanto al la katedro de historio mezepoka kaj moderna ĉe la pedagogia fakultato de la sama universitato, poste komisiita profesoro pri mezepoka historio en la sama universitato kaj, 1985, asociita kaj titola ĉe la Universitato de Bari; en 1989 li obtenis la katedron pri «Mezepoka Historio» en Florenco. Inter la sennombraj akademiaj kunlaboraj kooptitecoj, ĉi-tie oni citu lian partoprenan asociiĝon en la Scienca Konsilio de la Scuola Superiore di Studi Storici di San Marino (Supera Lernejo de Historiaj Studoj de Sankta Marino).

Precipa studkampo de Cardini estas tiu de la historio de la krucmilitoj, alfrontita per esploroj pri kristanoj kaj araboj. Cardini asertas, ke la krucmilitoj ne estis kunpuŝiĝo inter civilizoj aŭ interreligia milito, sed «armita pilgrimo» celanta meti la Sanktan Teron sub la politikan kontrolon de kristanaj ŝtatpotencoj. Ĉio tio okazadis kun manko de percepto, de unuflanko kaj ankaŭ de la alia, pri la ekzisto de du tendaroj nete distingitaj kaŭze de religiaj malsamecoj: kristanoj kaj islamanoj interbatalis, sed ankaŭ alianciĝis laŭ okazaj avantaĝoj.

Se ĉi-tie interesu la politika tendeco de la intelektulo oni rimarku lian pozicion kontraŭ la milito en Afganujo (komencita en 2001) kaj en Irako (komencita en 2003) partoprenanta, deklare kaj fizike, al paccelaj manifestacioj.

Ekde julio de 1994 ĝis la sama monato de 1996 li estis membro de la administra konsilio de la RAI (Radiotelevido Itala). Li estas sociulo de multaj italaj kaj internaciaj sciencaj organizoj, kaj obtenis diversajn agnoskojn pro siaj akademiaj studoj, inter kiuj elstaras la leviĝo al Orda Akademiano de la prestiĝa Akademio de la Artoj kaj Desegno de Florenco. Ekde 1997 li estas membro de la konsulta komitato de Myfest de Cattolica (itala urbo). Li ankaŭ estis editora direktoro de la monata revuo de la Fondaĵo Frederiko la 2-a) de Palermo, nome de Euromediterraneo (Eŭromediteraneo). Li prezidis la kulturan asocion Eŭropa Identigo. Li estis kunfondinto de la revuo "Percorsi" (Irvojoj) kaj ofte kunlaboras kun ĵurnalo Avvenire.

Premioj asignitaj

En 2007 al F. Cardini estis asignita la premio Premio Scanno (Premio Lignoseĝo, Katedro), de interplurfaka organizo, Li ricevis ankaŭ la jenajn premiojn: Repaci, Anghiari, Punta Ala (1985), (1987) premio Circeo, Comisso (1988), Tevere (1994), Columbus (1997), Firenze-Europa (1997), San Giovanni (2000), Chianciano-biografia (2000), Fiorino d’Oro - Viareggio Carnevale (2001), Premio Internazionale Vanvitelli (2001), Capalbio - Politica e Cultura (2001); Premio Europeo “Lorenzo il Magnifico” - Accademia Medicea Internazionale (2001); literaturo internacia Premio “Feudo di Maida”; IX Premio Internazionale di Saggistica “Salvatore Valitutti”; Premio Ernest Hemingway – Lignano Sabbiadoro (2004); Premio Accademia della Torre di Castruccio, Carrara (2004); Premio Federichino – Jesi, (2004); Premio Internazionale Ultimo Novecento, XXVII Edizione, Pisa (2004); Premio Medioevo Presente de Monteriggioni (2006); Premio speciale della Giuria “Il Molinello”, Rapolano Terme (2007); Premio III Edizione Microfono di Cristallo Umberto Benedetto por Radiofonio, Firenze, (2007); (2007) Premio Scanno; (2008) Premio Mino da Fiesole; Premio Nazionale di cultura nel giornalismo, kaj La Penna d’Oro, Sezione scienza storica (2008); Premio Mozart (2008).

Kaj plie: li estis ordenita per la Ora Kruco de la Ordeno de la Honora Gvardio de la Martiroj Agapito kaj Aleksandro permane de la poritala Ekzarko de la greka-ortodoksa eklezio (28/9/2008).

Citaĵoj el la verkoj de Franco Cardini

La vasteco de liaj fakecaj interesoj kaj liaj religiaj prizorgoj kaj pri lia konceptado pri la historio rilate mezepokon, dedukteblas el la titoloj mem de lia bibliografio. La ĉi-subaj citaĵoj atendas komplementojn el aliaj sennombraj verkoj.

«La nova korana printempo, al kiu ni estas spektantaj en tiuj-ĉi jaroj, estas beno por la mondo: ankaŭ, kaj precipe, por la aliaj du kredoj abrahamaj. La okcidenta moderneco provokis ekspansion de agnostikismo kaj ateismo kiu ĉiukaze krizigis la kredon je Dio, sed neniel neniigi formojn de paganismo kiuj renaskiĝas (...). La kredantoj je la Dio de Abrahamo, senjoro de la tuta mondo, ne povas ne saluti en la islama renaskiĝo – preter politikaj fenomenoj kiuj ĝin akompanas, kunligitaj kun ĝi – releviĝon de fido kiu apenaŭ iujn jardekojn antaŭe ŝajnis nesuperebla. (...) La fideluloj ne povas ne rigardi per espero kaj konfido al ĉiu loko en kiu oni adoras kaj preĝas la ĉiupotencan Dion, kreinton de la ĉielo kaj tero, kaj reestabliĝas tagon post tago la interligo kiun Li ĵuris kun Abrahamo kaj al kiu Li restis fidela. La Dio de Abrahamo, de Moseo, de Jesuo kaj de Mohamedo...» (El la prefaco al «La Korano» editorita de Hamza Piccardo, 2003.

«Mi scias ke la mia, en tiu sidejo kaj en tiu kunteksto, estas malfacila tasko. Katolika, tradiciista, homo pororda kaj je forta sento de la ŝtato, mi povus ankoraŭ min difini «dekstrulo». Jam de kelkaj jaroj mi min nek konsideras nek memdifinas tian: sed mi vidas ke tian oni daŭrigas min etikedi; mi konfesas ke la afero io min ĝenas, tamen mi lasas preterpasi. Sed mia tensio al la socia justeco kaj mia konvinka eŭropeismo malhelpas ke mi sentu la minimuman simpation al destrulaj partioj kiuj jam elektis preskaŭ unuanime liberismon kaj atlantismon la plej senmoderajn kaj ofte elmontras ankaŭ siavantaĝan kaj profitan filokatolikismon malkaŝante taksi la katolikan eklezion kiel bastionon de la kuranta ordo (la «ordo» de iliaj mostoj!) kaj de la konformista bonpensismo» (el oficiala retejo de Franco Cardini).

Aliloke li skribas : «Kulturo estas kapablo meti en diskuton sin mem».

Bibliografio

(Ariel Toaff, itala juda docento pri historio en universitato de Israelo, en ĵusa libro allasas ke eble la Sangaj Paskoj okazis en kelkaj eŭropaj landoj. Pro tia allaso li estis tiom kritikita de juda medio ke li devis malkonfesi la enhavon de la libro... kaj li estis ankaŭ demisiita el la universitata profesora tasko. Franco Cardini kritikas la cenzuron punan de judaj intelektuloj. Sen eniri la meriton de la kverelo, Cardini rimarkigas ke la cenzuro kontraŭas al la «scienculaj rajtoj» kaj malrespektas akademiajn tradiciojn. Sekve, historiisto A. Toaff devis modifi siajn asertojn) [3] Arkivigite je 2010-07-28 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj