Monteggio | |
---|---|
Blazono de Monteggio | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Sessa |
Koordinatoj | 45° 59′ 40″ N 8° 48′ 29″ O / 45.99444 °N, 8.80806 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 40″ N 8° 48′ 29″ O / 45.99444 °N, 8.80806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 886 |
Areo | 3,36 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6995, 6996 kaj 6998 |
Komunumkodo | 5202 |
Mapo de Monteggio |
Monteggio estas komunumo de la Komunumaro Sessa kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 886 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Monteggio situas en sudo de la tiĉina regiono Malcantone ĉe la norda bordo de la rivero Tresa, kiu konektas la Lagon de Lugano kun la Majora Lago. La komunumo konsistas el 26 frakcioj, nome Bosco, Bruciata, Busino, Cassinone, Castello, Crocivaglio, Fonderia, Fornasette, Genestraio, Isole, Lisora, Molinazzo, Persico, Pirla, Ponte Cremenaga, Ramello, Rancina, Ressiga, Roncaccio, Ronchetto, Rovedera, Selvacce, Suino (kies plej granda parto apartenas al la najbara komunumo Sessa), Termine kaj Tiradelza.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,36 km², de kiuj 45,2% estas kovritaj de arbaro, 27,7% servas por agrikulturo kaj 23,8% por setlado. [2]
La komunumo Monteggio limas en nordo al Sessa, en oriento al Croglio, en sudoriento al Cadegliano-Viconago (VA, Italio), en sudo al Cremenaga (VA, Italio), en okcidento al Luino (VA, Italio), kaj en nordokcidento al Dumenza (VA, Italio).
Tra Monteggio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 398 de Ponte Tresa al Luino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 20 kilometrojn nordoriente de la komunumo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de la buslinio de Ponte Tresa al Luino.
La unua dokumenta mencio de Monteggio datiĝas el la jaro 1466 kiel Montegio. La nuna vilaĝocentro nomiĝis ĝis en la jaro 1826 Albio. Dum mezepoko la Dukoj de Milano koncedis al la vilaĝoj de Monteggio impostajn privilegiojn, kiujn la Svisa Ĵurkomunumo konfirmis en la jaro 1513.[3]