Certara | |
---|---|
Blazono de Certara | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Sonvico |
Koordinatoj | 46° 5′ 6″ N 9° 3′ 32″ O / 46.08500 °N, 9.05889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 6″ N 9° 3′ 32″ O / 46.08500 °N, 9.05889 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 60 |
Areo | 2,73 km² |
Alteco | 1002 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6959 |
Komunumkodo | 5173 |
Mapo de Certara |
Certara estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 60 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Certara situas en nordoriento de la Valo de Colla, proksimume 12 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝeto Certara kaj kelkaj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,73 km², de kiuj 80,2% estas kovritaj de arbaro, 12,8% servas por agrikulturo kaj 2,6% por setlado. [2]
La komunumo Certara limas en nordo al Bogno, en oriento al Val Rezzo (CO, Italio), en sudo al Cimadera, kaj en okcidento al Valcolla.
La komunumo Certara situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur pere de kurboriĉa flanka sakvojo, kiu suden deflankiĝas de la vojo de Maglio di Colla al Bogno.
La unua dokumenta mencio de Certara datiĝas el la jaro 1264 kiel Certara. La vilaĝo Certara formiĝis en la 13-a jarcento supozeble el alpopaŝtejo de la Bieno Sonvico. Ĝis 1899 la vilaĝo dependis de la paroĥo Colla, tiam ĝi sendependiĝis.[3]
|