Montaro de San Vicente en la provinco de Toledo, Hispanio

Montaro de San Vicente estas geografia areo kaj natura komarko de la provinco de Toledo, Hispanio.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo de Sierra de San Vicente devenas de la tradicio ke en kavo loĝis la sanktuloj Vicente (Vincento), Sabina kaj Cristeta, kiuj estis gefratoj fuĝintaj el Talavera de la Reina pro la persekutado de la romiano Diokleciano. Ili estis irintaj al Ávila, sed estis martirigitaj kaj troviĝas laŭlegende enterigitaj en la romanika preĝejo de Sankta Vincento. La romianoj konis tiun montaron kiel Montoj de Venus (Mons veneris). En ĝi kaŝiĝis ankaŭ laŭ legendoj la antaŭromia estro Viriato dum geriloj kontraŭ romiaj invadantoj.

Municipoj

[redakti | redakti fonton]
Municipo Populacio Areo Denseco
Pepino 2.429 46 52,8
Cazalegas 1.818 30 60,6
San Román de los Montes 1.782 45 39,6
Mejorada 1.329 46 28,9
Segurilla 1.263 22 57,4
El Real de San Vicente 1.089 54 20,2
Castillo de Bayuela 1.009 37 27,3
Navamorcuende 676 17 39,8
Buenaventura 483 36 13,4
Hinojosa de San Vicente 461 31 14,9
Montesclaros 447 21 21,3
Cervera de los Montes 440 32 13,7
La Iglesuela 422 69 6,1
Pelahustán 384 44 8,7
Cardiel de los Montes 375 24 15,6
Almendral de la Cañada 371 34 10,9
Sotillo de las Palomas 214 19 11,3
Nuño Gómez 178 17 10,5
Marrupe 170 10 17,0
Garciotum 169 23 7,3
Sartajada 109 15 7,3

Etendo geografia

[redakti | redakti fonton]

Troviĝas situanta tiu komarko inter la riveroj Alberĉe kaj Tiétar, kaj estas unu el la plej karakteraj zonoj de la provinco de Toledo. La plej alta altaĵo de tiu montaro ne atingas eĉ 1.500 m. Ĝi havas klimaton sufiĉe mildan, kaj oni ne atingas temperaturojn tro malaltajn vintre nek tro varmajn somere.

La faŭno de la zono komponiĝas, inter aliaj animaloj, de kunikloj, leporoj, perdrikoj, same kiel aproj, cervoj, kapreoloj, vulpoj kaj sciuroj estas oftaj animaloj. La nombraj rojoj kiuj descendas el la montaro komponas taŭgan habitaton por indiĝenaj specioj kiaj barbioj kaj trutoj, sed ankaŭ invadaj kiaj la ezoko kaj aliaj.

Pri flaŭro troviĝas aromplantoj, kiaj cisto, genisto, kaj aliaj specioj de arbustoj ege belaj. Inter plej tipaj arboj menciindas la korkokverko, la kverko, la montokverko, la kastaneo, la ilekso kaj kelkaj specioj de pino, ekzemple la pinio, la nigra pino, la pinastro aŭ la plej malabunda arbara pino.

Intereslokoj

[redakti | redakti fonton]
La valo de la rivero Taĵo vidata el la Sierra de San Vicente, Toledo.

La komarko de la Montaro de San Vicente estas formata de diversaj vilaĝoj, el kiuj 16 estas grupigitaj en la Mancomunidad de Servicios (servomuniciparo) de la Montaro de San Vicente, vilaĝoj kiuj troviĝas radiece ĉirkaŭ la montaro, kaj estas la jenaj: Almendral de la Cañada, Buenaventura, Cardiel de los Montes, Castillo de Bayuela, Cervera de los Montes, Garciotún, Hinojosa de San Vicente, La Iglesuela, Marrupe, Navamorcuende, Nuño Gómez, Pelahustán, El Real de San Vicente, Sartajada, Segurilla kaj Sotillo de las Palomas. En ĉiuj la pejzaĝo, la monumenta, historia, etnografia kaj kuirarta heredaĵoj certe proponas diversecon de riĉa areo.

Almendral de la Cañada ŝuldas nomon al paso de la Cañada Real (reĝa brutovojo) tra la vilaĝo, kiel rememoras ŝafotrinkejoj de la 18a jarcento. La ruinoj de la preĝejo de San Salvador aŭ kelkaj ermitejoj kiaj tiu de San Sebastiano allogas vizitantojn. Tradicia kuriozaĵoj estas la konservo de mezepokaj seruroj ĉe la pordoj de antikvaj domoj el ŝtono, nome trancón.

Buenaventura (Toledo): La eniro al Buenaventura ricevas la vizitanton per la ermitejo de Sankta Sebastiano kaj jam en la vilaĝo, la preĝejo de la Sankta Kruco (16a jarcento) aŭ la ermitejo Buen Suceso (18a jarcento) esta grava parto de la monumenta heredaĵo. Ĉe la placo elstaras tradiciaj domoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Notoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]