Yuncler | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45529 | ||
Retpaĝaro | www.yuncler.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Miguel Martín Ruiz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 376 (2010) | ||
Loĝdenso | 187,56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 2′ N, 3° 54′ U (mapo)40.040555555556-3.9036111111111Koordinatoj: 40° 2′ N, 3° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 534 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yuncler [+] | |||
Yuncler [ĝunklEr] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi situantas je la km 46,6 de la A-42 (Aŭtovojo Madrid-Toledo). Limas sude kun Villaluenga de la Sagra, norde kun Yuncos kaj Cedillo, nordoriente kun Numancia de la Sagra, oriente kun Pantoja kaj okcidente kun Cedillo.
La termino "Yuncler" estas toponimo de mozaraboj, devena de "junko", kiu signifas mozarabe same kiel en Esperanto. En dokumentoj de la 12-a jarcento kaj de la 13-a jarcento aperas laŭ la nomoj de "Ocner", "Yunquer" kaj "Yuncler".
La loĝantoj nomiĝas Yunclereños. La censita populacio en 2010 estis de 3 376 loĝantoj kaj la denseco estas de 187,56 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio triobliĝis.
Yuncler estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 534 m; je 25 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 42 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 18 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°2′26″ N 3°54′13″ Ok.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Ceramikai industrio. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
La deveno de la vilaĝo estas rilata al populacioj de mozaraboj.