Lillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Mesa de Ocaña | ||
Poŝtkodo | 45870 | ||
Retpaĝaro | www.lillo.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Julián Sánchez Casas (ASHL) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 171 (2011) | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 43′ N, 3° 18′ U (mapo)39.721389-3.304722 [+] | ||
Alto | 684 m [+] | ||
Areo | 151 km² (15 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lillo, Toledo [+] | |||
Lillo [Lillo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La termino "Lillo" povus deveni el latina LILIV kiu signifas lilio, kio aperas en la blazono.[1]
La loĝanto nomiĝas Lillero. La censita populacio en 2011 estis de 3.171 loĝantoj kaj la denseco estas de 21 loĝ/km².
Lillo estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 684 m; je 73 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 151 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′17″ N 3°18′17″ Ok.
La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo ĉe monteto unika en ĉirkaŭaĵo[2] (818 m). Ĝi apartenas al la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj de La Guardia norde, Corral de Almaguer oriente, Villacañas sude, kaj Tembleque kaj El Romeral okcidente, ĉiuj de la provinco Toledo.
La teritorio troviĝas en zono relative malalta, kun kelkaj restaj lagetoj, el kiuj la plej granda, nome Laguna de Longar, troviĝas tuj je la sudo de la vilaĝo. La lageto Altillo estas fama pro la granda vario de faŭno kiu en ĝi loĝas. Krome estas ankaŭ alia lageto pli malproksima ene de la municipa teritorio kie estas Albardiosa. En la limoj de la teritorio troviĝas la monteto El Romeral sude kaj la valo de la Rojo de Sankta Maria norde.
La etendo distribuas en urba kerno (Lillo) kaj submunicipo (Carahorma) situanta nordokcidente de la municipa teritorio.
La flaŭro plej karaktera estas reprezentata, krom la poplo, la anzino, la ulmo, kaj la genisto, de la salikornio kaj la sparto.
Estas diversaj lagetoj deklaritaj Natura Rezervejo kun karaktera flaŭro de junkoj de specioj minacataj en la regiono. La herbejo de Esparta ligeo situanta inter la lageto El Longar kaj la urba kerno de Lillo, estas konsiderata unu el la plej bone konservataj kaj plej etendaj de la provinco Toledo. Estas ankaŭ Lepidium cardamines kaj Limonium costae.
La faŭno surtera estas reprezentata de la kuniklo kaj la leporo, krom malmultaj vulpoj. La plej tipaj birdoj estas la Ruĝkrura perdriko, koturno, turto, palumbo kaj kolombo. Inter rabobirdoj estas la Malgranda turfalko aŭ la Griza cirkuo. La lagetoj estas deklarataj Naturaj Rezervejoj, sed ankaŭ estas inkludataj ene de la Loko de Regiona Gravo “Humedales de La Mancha” kaj de la Zona de Especial Protección para las Aves (ZEPA) “humedales de la Mancha” (manĉaj humidejoj). La ĉefa faŭna valoro estas konstituata de akvobirdoj: Mevbeka ŝterno, himantopoj, avocetoj, grizaj gruoj, marbordaj pluvioj, vaneloj, tadornoj, Ruĝkapa anaso, krom Marĉa cirkuo.[3][4] For de humidejoj estas ankaŭ grava kolonio de Granda otido.
Oni trovis arkeologiajn restojn el epoko romia. En la Mezepoko ĝi apartenis al la krono kaj poste pasis al la Ordeno de Malto kaj poste al la arkiepiskopo de Toledo. Ĝi apartenis administre al La Guardia ĝis 1430, kiam ĝi akiris la titolon de vilaĝo laŭ ordeno de la toleda episkopo Juan Martínez de Contreras. Pedro López de Ayala, kvara grafo de Fuensalida, aĉetis la vilaĝon en 1584.
Meze de la 19a jarcento estis 586 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 33.423 "reales" el kiuj 5.500 estis por pago al la sekretario.[2] En 1885 oni suferis epidemion de ĥolero.[5]
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Lillo super 4,132 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Lillo kie oni falis fine de la jarcento sub 3,000 loĝantoj, kiuj poste iomete rekuperiĝis al la nunaj 3,171.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.