| „ Ne sub solida kovrilo, kiel antaŭ 12 jaroj, reaperis "La Verda Raketo" de Jean Forge, sed finfine ĝi reaperis. Pli bona estas broŝurita libro en la mano, ol lukse binita verko nenie plu trovebla. Danke al Fondumo Esperanto (Helsinki), la juna generacio povas frandi la represitajn librojn de Jean Forge kaj precipe la novelojn de La Verda Raketo. Ankaŭ maljunaj legantoj reĝuos tiun vervan prozon, en kiu la aŭtoro lasas la bridon de sur la kolo de sia fantazio (hundo bojas Esperante - papago kantas la Himnon), priskribas la samidearon kun sagaca ironio. ("Homoj, kiuj okupas sin pri tia fantaziaĵo, kia estas Esperanto, estas nenormalaj stranguloj"), en facila, flua, sprita stilo ("La papago jam dormiĝis kaj lia horloĝa kolego, la kukolo, kukuis la noktomezan horon"), kiu neprigas tujan tralegadon de la libro. Kompreneble ĝi ne estas aŭtobiografio, sed kiu konas Jean Forge rekonas lin sub pli ol unu maliceta trajto. Ĉu li ne aludis mem, skribante : "Esperanto estas narkotikaĵo, sen kiu li ne povas vivi. Aliaj homoj uzas kokainon, opion aŭ morfinon - li Esperanton"? Lasu ankaŭ vin infekti de tiu mirinda malsano. Kaj vi, amiko Forge, pafu al nia novajn raketojn! ” | — decembro 1973, Louis Beaucaire, Esperanto, 816 (12), p. 209 |
|