Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kola Ajayi
Kola Ajayi
Kola Ajayi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1906 (1906-04-23)
en Warri
Morto nekonata
Lingvoj Esperanto • niĝeria piĝino
Ŝtataneco NiĝerioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kola AJAYI [aĝaji], kristana antaŭnomo: Nathaniel (naskiĝis la 23-an de aprilo 1906 en Warri, Niĝerio, mortodato nekonata) estis joruba esperantisto.

Ajayi estis angla ŝtatano, aktoro, esperantista prelegisto. Li restadis longe en Usono.

Li esperantistiĝis en 1931 en Bydgoszcz (ĉe fratoj Fethke). Depost 1932 li prelegis en Esperanto pri Afriko, ankaŭ antaŭ neesperantista publiko.

Lia itinero inkluzivis:

Jean Forge en sia satira novelaro La Verda Raketo dediĉis al Kola Ajayi rakonton Nia nigra filo, sed li traktas lin kiel grandan infanon.

Interalie la 10-an de marto 1933 en la gimnazio en Kartuzy (Pollando) li prelegis kun diapozitivoj (lumbildoj) en Esperanto pri Afriko, ĉefe pri kulturo, religio, moroj kaj kutimoj de siaj samlandanoj. La prelegon partoprenis la gimnazia direktoro Józef Orzech, kiu estis ankaŭ esperantisto kaj ĝuste li tradukadis la prelegon al la pola, krome partoprenis la instruistoj kaj amase la lernantoj de la gimnazio. Partoprenis ankaŭ la lokaj esperantistoj Adela Frankowska kaj Feliks Marszałkowski ([1], [2]).

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-05. Alirita 2017-02-23.
  2. en la retejo afryka.org videblas pli detala artikolo kaj foto de tiu evento Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (pole)


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto.