Kaljub | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 12′ N, 31° 12′ O (mapo)30.19972222222231.205277777778Koordinatoj: 30° 12′ N, 31° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 22 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Kaljub, laŭ egipta arabe قليوب, kopte ⲕⲁⲗⲓⲱⲡⲉ estas urbego en nordorienta Egiptio, en Provinco Kaljubija, kie ĝi estas distrikta sidejo. Ĝi apartenas ankaŭ al urbaro de Kairo.
La loknomo devenas de greka persona nomo Kaliopo (Καλλιόπη), kiu estis muzo.
En Kaljub loĝis 156 363 en 2021.
Kaljub troviĝas sur ebenaĵo 22 metrojn super la marnivelo ĉe komenco de la Nildelto. Ĉefurbo Kairo troviĝas 16, provinca sidejo Benho 32, Ŝebin el-Komo 46, Zagazigo 53, Tanto 70, Mansuro (Egiptio) 97, Ismailio 112, Suezo 127 kilometrojn (aere) [1].
Kaljub estas komerca centro jam dum mil jaroj. En 2005 granda striko okazis, post jaro trajna akcidento kun 58 mortintoj.
Kaljub situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 22 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.
Kaljub estas signifa trafiknodo inter Kairo kaj Benho. Krom tiuj urboj alvenas ankaŭ 2 aliaj fervojaj linioj. La vojoj ĉiam sekvas tiujn fervojajn linion, sed ekzistas ankaŭ flankovojo orienten. La plej proksima flughaveno en Kairo funkcias.