Benho | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 701 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 28′ N, 31° 11′ O (mapo)30.46277777777831.179722222222Koordinatoj: 30° 28′ N, 31° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 17 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Banha [+] | |||
Benho, laŭ egipta arabe بنها, kopte ⲡⲁⲛⲁϩⲟ [pɑnɑho] estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Kaljubija, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi apartenas ankaŭ al urbaro de Kairo.
Benho originas de Banaho (kopte: ⲡⲁⲛⲁϩⲟ), kio signifas "Domo de Sycamore (ⲛⲟⲩϩⲓ).
En Benho loĝis 182 254 en 2021.
Benho troviĝas sur ebenaĵo 17 metrojn super la marnivelo laŭ branĉo de Nilo. Ŝebin el-Komo troviĝas 22, Zagazigo 34, Tanto 39, ĉefurbo Kairo 47, Mansuro (Egiptio) 67, Ismailio 105, kilometrojn (aere) [1].
La nordo de Benho estis de antikva urbo nomita Athribis. Tiu loko neniam estis sisteme esplorita fare de arkeologoj. Iam kamparanoj fosantaj en la areo malkovris grandan kaŝtrezoron da arĝento. Athribis estis la centro de kultado de la nigra virbovo kaj ĝuis la plej grandan popularecon dum la romia periodo. La moderna urbo estis fondita en 1850. En 1931 granda fervoja akcidento okazis, 48 homoj mortis.
Proksimaĵoj de Benho kultivas tritikojn kaj kotonojn dank' al digo 30 km kontraŭflue. En la malnovaj tempoj oni kultivis rozojn por fari el tio parfumojn. Hodiaŭ la urbego estas centro de la elektronika industrio, krome oni prilaboras kotonojn.
La universitato de Benho estis fondita en 1976 kiel filio de universitato en Zagazigo. Ĝi iĝis sendependa universitato en 2005 asimilante plurajn instalaĵojn kaj sekciojn. Oni studas proksimume 60 mil jare. La fakultato de medicino estas rimarkinda pro esplorado.
Benho situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 25 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 13-28 °C.
Benho estas signifa trafiknodo inter Kairo kaj Nildelto, kie renkontiĝas multe da vojoj kaj fervojoj. Pluraj pontoj (ankaŭ fervoja) helpas la trafikon.