Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
aŭ uzante la butonon .
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon ((Respondo al|…)) kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon ((BabelLando))
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante ((BabelLando)).
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Roberto 17:21, 31. Maj 2006 (UTC)
Na ĉefpaĝo tem um ítem vikipedia statistiko.Roberto 07:52, 1. Jun 2006 (UTC)
Via Esperanto ankoraŭ estas malbona, ekzemple, vi uzis "tenti" anstataŭ "provi" kaj konfuzis -i kaj -e, normale al portugallingvano. Verku vian artikolon kaj metu en mian diskutpaĝo por ke mi kontrolu ĝin antaŭ vi publikigi.
Pri ("Vikipedio:Navigilo") mi eĉ ne konas ĝin.
Pri familinomoj, oni ne plu majuskligas ilin, oni skribas tute minuskle la nomojn de homoj, ĝuste pro tiuj problemoj. Vi ja devas skribi "naskiĝis" kaj "mortis" ĉe la datoj, estas nia moro. Por divido de sekcioj, vi povas elekti laŭvole. Roberto 02:10, 4. Jul 2006 (UTC)
Fernando, você pode ajudar criando alidirektilojn com o nome científico dos animais por exemplo Falco biarmicus aBalkanfalko. Ĉu vi scias fari tion?Roberto 03:32, 4. Jul 2006 (UTC)
Jes. La artikolo estas bona. Eble mi ne dirus "elektita de LA Akademio" sed "elektita de Akademio". Ne forguesu subskribi viajn mensaĝoj pri kvar ~! (tildo tildo tildo tildo) Roberto 07:11, 8. Jul 2006 (UTC)
La alidirektiloj pri Machado de Assis havas diversaj kialoj. Unue, vi scias ke li estas konata kiel "Machado de Assis", sed la politiko de Vikipedio estas direkti per tuta nomo, sekve J. M. M. Assis, ĉefe rusoj plendis tion, sed vi scias ke brazilano serĉus nur Machado de Assis, do, por plaĉi rusojn kaj brazilanojn, estas alidirektilo. Alie, antaŭe oni MAJUSKLIGIS la familinomon, sed hodiaŭ ne, sekve, unue oni kreis (eble mi) artikolon MACHADO de ASSIS, post iu redirektis al Joaquim Maria MACHADO de ASSIS, post oni devis redirekti al minuskligaj versioj. Ho, tiel marŝas la homaro... Pri "orelhas" eble mi tradukos kiel "basko" aŭ "kovrilbasko", en portugalio mem oni nomas tiujn "abas"Roberto 20:58, 8. Jul 2006 (UTC)
Mi proponas kelkaj ŝanĝoj (EN MAJUSKLOJ):
José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Albuquerque [ĵoze ĵoakim de kampŭs dakozta djmedejros jaŭbukerkj] (naskiĝis en LA 4-a de septembro, 1867, en Recifo, kaj mortis en LA 9-a de junio, 1934, en Rio-de-Ĵanejro) estis BRAZILA ĵurnalisto, profesoro, politikisto, poeto, rakontisto, teatra verkisto, romanisto, oratoro, eseisto kaj memorVERKIsto. Li estas fondinto de Seĝo 22 de Brazila Beletristika Akademio, kies patrono estas José Bonifácio de Andrada e Silva, la PLEJ JUNA. Respublikano, Medeiros e Albuquerque verkis la HIMNON "Hino à Proclamação da República" (musikigita de Leopoldo Augusto Miguez), grava brazila glorkanto. Sindona esperantisto, LABORIS POR BRAZILA REGISTRARO DEKLARI EsperantoN "klara lingvo por telegrafo" (20 jaroj antaŭ la Internacia Telegrafa Unio). En gazetaro, li skribis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Armando Quevedo, Atásius Noll, J. dos Santos, Max kaj Rifiúfio Singapura.
SalutonRoberto 04:13, 9. Jul 2006 (UTC)
Saluton. Mi klopodas aldoni al la nomoj ambaŭ kategoriojn - pri la naskiĝo kaj la morto - sed mi ne sciis, ĉu vi daŭrigos kaj mem aldonos la kategoriojn. Aldonante tiujn ĉi kategoriojn mi mem ekscias pri vivo de homoj. Petro 9. Jul 2006 16:10 (UTC)
Kara, mi pensas ke viaj artikoloj jam estas sufiĉe bonaj por ke vi publikigu ilin rekte. Kelkaj eraretoj, aliaj vikipediistoj korektigos.Roberto 03:14, 10. Jul 2006 (UTC)
Santos Dumont (Urbo): Por isso é que a gente põe o nome da criatura toda, Alberto Santos Dumont ninguém vai confundir com a cidade, isso já aconteceu com João Pessoa. Eu criei o "apartigilo" Santos Dumont.
Pri Martins Pena, estas normale ke aliaj homoj ŝanĝos la artikolon post la publikigo. Roberto 06:18, 13. Jul 2006 (UTC)
Viaj artikoloj estas bonaj, nur via artikolo pri Antônio Austregésilo estas iom polurinda pri stilo. Nu, "li estis kreanto" ne estas bona Esperanto, preferinde uzu "li kreis".Roberto 11:28, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Laŭ la akordigo farita, oni ne maiuskligu familinomon en titolo sed ja ene la artikolo. Roberto 11:23, 18. Aŭg 2006 (UTC)
Saluton, Fernando! Ĉu bone? He, tiu dosiero de la antologio ne funkcias... Raoni Sousa 15:10, 3. Sep 2006 (UTC)
Honeste, mi konas malmulte de la afero de ĉi tiu verkisto. Post mi legis plu, mi klare vidi ke la du alidirektiloj estas eraraj: Manuel Maria Machado de Assis kaj Manuel Maria MACHADO DE ASSIS. Mi forigis ilin. La alia du, Machado de Assis kaj MACHADO de ASSIS, eble helpos mistajpantojn por trovi la ĝustan artikolon. Amike, -- Yekrats 15:26, 13. Sep 2006 (UTC)
Vere mi ankaŭ ne scias kiel traduki "remissivo". Via Esperanto estas bona, sed vi akoraŭ pensas en la portugala kaj tradukas al Esperanto. Vi provu pensi Esperante! Roberto 13:26, 14. Sep 2006 (UTC)
Vi skribis: "Kial vi opiniis eraraj la kategoriojn ĉe la artikolo pri Carlos Magalhães de Azeredo? Li estas brazila literaturisto (verkis poeziaĵojn, rakontaĵojn kaj eseojn), do estas korekte, ke la artikolo partoprenu en kategorioj tiaj, kiaj "Literaturo".
Laŭ mia kompreno sub Litaraturo, respektive sub Franclingva literaturo, Esperantlingva literaturo ktp aperu nur literaturo, do titoloj de verkoj. Do "Parnasa gvidlibro" estas Literaturo, "La Luzidoj" estas Literaturo, sed Luís Vaz de Camões ne estas Literaturo. Carlos Magalhães de Azeredo estas Verkisto kaj do aperu sub Brazilaj verkistoj, eventuale ankaŭ sub Brazilaj poetoj, Brazilaj eseistoj sed ne sub Esperanta literaturo, eĉ se oni tradukis liajn verkojn al Esperanto. Ĉu vi ne samopinias? PaulP 13:01, 30. Okt 2006 (UTC)
Mi nun rerigardis la koncernan artikolon, kaj vidis, ke mi faris tri ŝanĝojn:
1) Mi forigis "Literaturo". Tiu kategorio laŭ mi nepre estas erara. La regulo en Helpo:Kategorioj klare diras, ke oni elektu ĉiam la plej precizan kategorion. Se do aperas "Literaturo" kaj "Brazila literaturo" la plej malpreciza forfalu.
2) Mi forigis "Brazila literaturo". Nu, pri tio eblas diskuti, sed ja estas klare, ke mi ne estas sola kun mia vidpunkto. Se vi rigardas tiun kategorion, vi vidos, ke tie estas nur unu verkisto, dum ĉe "Brazilaj verkistoj" estas pli ol 20. Vi trovos 200 aŭtorojn ĉe Ĉeĥlingvaj verkistoj, kaj neniu aŭtoro sub Ĉeĥlingva literaturo.
3) Mi forigis "Esperantlingva literaturo". Nu, ni prenu kiel ekzemplon Luís Vaz de Camões. Li estas tradukita en centoj da lingvoj. Ĉu do oni devus aldoni 100 kategoriojn angla literaturo, franca literaturo, ktp?? Ne, eventuale "Portugala literaturo" sed certe ne ĉiuj aliaj lingvoj en kiu li estis tradukita.
PaulP 19:51, 30. Okt 2006 (UTC)
Por favor, Fernando, me coloque no mapa da vikipedio. Eu estou em Aracaju.~Dankon Roberto 13:33, 1. Nov 2006 (UTC)
La traduko ŝajnas sufiĉe bona.Roberto 20:38, 10. Jun 2007 (UTC)
He, ĉu USP estas (oficiale) de la urbo mem? Mi skribis "Universitato de San-Paŭlio" en Marilena Chauí ĉar mi kredis ĝin de la subŝtato, ĉar estas kampusoj ĝiaj en aliaj urboj. --Raoni Sousa 23:36, 15. Jun 2007 (UTC)
Saluton. Bonvolu ne aldoni pluraj ligiloj en datoj. Nur aldonu ligilojn por la datoj kaj la nomo mem. (Ligiloj al lando, profesio, kaj tia informo estas norme ne ligita en la dato-paĝoj.) Dankon! Amike salutas Yekrats 02:52, 16. Jun 2007 (UTC).
Nedankinde. Preskaŭ nenion mi faris, sed espereble iu pligrandigos la artikolon. Amike, Bea 21:09, 6. Jul 2007 (UTC)
Evidentemente algum fuŝulo inventou isso. O quadro é Las Meninas... como vc diz. Se pelo menos fosse La Menininoj...Roberto 16:25, 3. Sep 2007 (UTC) Fernado, eu prefiro "Las Meninas", não sei como seria "damas de honor", ĉu "La kunulinetoj"? Roberto 17:51, 3. Sep 2007 (UTC)
Bone! Nur ĵuse mi faris tion ĉar mia komputilo estis riparata antaŭe. Brakumon! Raoni Sousa 18:18, 5. Sep 2007 (UTC)
Senditas la septembraj! Cetere, ĉu vi intencas iri al la nordorienta jarfina renkontiĝo en Fortaleza? Brakumon! --Raoni Sousa 22:17, 12. Sep 2007 (UTC)
En propraj nomoj kun indiko de deveno, la uzo de "el" kaj "de" estas iom duba. Mi mem ne scias bone. Ĉu "Aristotelo de Stagiro" aŭ "Aristotelo el Stagiro"? Vere mi ne scias, ĉar li naskiĝis en Stagiro, post iris al Ateno, sed daŭre estis "de" Stagiro. Mi preferas "de" ĉar pli similas la naciaj lingvoj: "Aristote of Stagira" ne "Aristote from Stagira", mi pensas.Roberto 19:33, 10. Sep 2007 (UTC)
Mi legis kaj faris korektetojn. La ĉefa problemo daŭre la manko de kelkaj akuzativoj. Vidu per historio de artikolo. Roberto 19:04, 11. Sep 2007 (UTC)
"Revoluciigi" estas troigo! "Revoluci" signifas "igi revolucion", sekve, revoluciigi signifus "igi igi revolucion"! Sekve vi povas diri "Maria Antonieto revoluciigi la francoj per misdiraĵo", t. e., "Maria Antonieto igis ke la francoj igis revolucion"; "Lenin revoluciigis la rusojn" = "Lenin igis ke la rusoj igis revolucion". Do, "Machado revoluciigi la literaturon" signifus "Machado igis ke litaraturo revoluciiĝis". Tiu lasta ideo ne estas tute erara, sed troa. Roberto 11:12, 12. Sep 2007 (UTC)
Gratulojn pro viaj novaj artikoloj. Tre interesaj artikoloj kaj mi neniam antaŭe aŭdis pri Oportuno. Vi bedaŭrinde ne povas eniri ĉe orkuto, sed Raoni ilin enmetis tie.
Ĝis revido
Ĥod 03:37, 15. Sept 2007 (UTC) (:
Fer, laŭ via artikolo de la Brazila Beletristika Akademio, kiu okupigis seĝon post Luís Murat estis Alfredo Taunay, sed serĉante, mi rimarkis ke ne, lia nomo unua estas Afonso. Mi ŝanĝis ĝin ĉe via artikolo, mi vin avertas ĉar mi forgesis fari resumon, ĉu bone? Fartu bone
Ĥod 20:27, 20 Sept 2007 -4 (GMT).
Kial vi opinias ke oni devas nomi ĉefurbon de Slovenio "Ljubljano". Ĉu iu fakte serĉus ĝin sub tiu nomo? Aŭ oni devas esperantigi ĉiujn nomojn? Mi kredas ke Ljubljana estas sufiĉe bona formo de la nomo. Krome, en la artikolo ne ĉio estas faktoj (eĉ nombro de loĝantoj estas nekongrua kun jam metitaj datumoj). --Printempo 07:10, 3. Okt 2007 (UTC)
Ĉu vi partoprenos ago-tagon?Roberto 14:13, 11. Okt 2007 (UTC)
Mi nivel de esperanto no es ruin, es que ni siquiera es nivel. Te agradezco tus palabras, pues sé que lo que pretendes es ayudarme a mejorar. Habrás notado que mis artículos tiene que ver con Sorio. Me baso en una tabla que hice y me tradujeron otros Wikipedistas de esta Wikipedia. Yo sólo pongo números, fechas, fotos e interwikis (para eso no hace falta saber esperanto). Vikipediisto:Chabi/Sorio Ésta es la tabla. Si hay algo mal, te ruego lo corrijas. Te pido por favor, que los wikipedistas que se quejan, les digas de mi parte que tú no tienes nada que ver, si alguien tiene la culpa de que escriba mal soy YO. Así que me lo digan. No me enfado porque me digan que lo hago mal (soy el primero en decir que NO HABLO ESPERANTO). Lo que me fastidia es que no me lo digan ellos mismos, sino tú o cualquier tercero al que se le carga con el mensaje. Gracias de nuevo por tus palabras y perdonas las molestias que ha causado mi ignorancia de la internacia lingvo.
Mi ne parolas Esperanton, sed mi volas helpi. --Chabi 20:28, 23. Okt 2007 (UTC)
¿Podrías ser mi monitor aquí? Sería un placer que alguien me ayudara. Si quieres pongo una página en la que pongo los esbozos, por ejemplo Vikipediisto:Chabi/Proboj, luego tú la corrijes y la editamos. ¿Que te parece la idea? ¿Te gustaría ser mi monitor en la Vikipedio? Danke pro viaj paloroj. --Chabi 13:23, 24. Okt 2007 (UTC)
Gratulon! - Vi vivas en urbo kun 100-jara Esperanto-tradicio! Ĉu la festo jam pasis? Kiel ajn, plej bonajn dezirojn por vi kaj samurbaj esperantistoj!
Ek al la dua jarcento!! Amike, Pietersz 08:10, 26. Okt 2007 (UTC)
Mi vidas la literojn same en la esperanta kaj anglalingva artikoloj! --Raoni Sousa 02:12, 27. Okt 2007 (UTC)
He hecho aquí algunos artículos, corrígelos cuando puedas. Chabidiskkont
Kara Fernando, dankon al vi pro via mesaĝo kaj pro via voĉdono. Mi ne sciis, ke ekzistis tiaj alidirektiloj por lingvoj : iom pri Vikipedio mi lernas ĉiutage ! Mi provos plu redakti la artikolon pri Madagaskaro antaŭ la fino de la monato, precipe pri geografio kaj historio. Amike, Thomas Guibal 16:36, 2. Nov 2007 (UTC)
Dankon pro via bona laboro pri la kategorioj de muzikgrupoj! -- Yekrats 01:17, 26. Nov 2007 (UTC)
Estimata Fernando, ŝablono estas farata kiel ia ajn paĝo, tamen iuj programistoj faras kompleksajn akrobataĵojn kun ŝablonoj (preter mia nuna programada scio kaj ebleco). Tamen eble vi povas kopii kodon el alia simila ŝablono por via. Amike salutas Yekrats 12:52, 26. Nov 2007 (UTC).
La hungara lingvo akcentas la unuan silabon, krome Báth estas longa, ĉar á estas longa vokalo en la hungara, tial estas supersigno sur a. La konsonanto t simple malaperis. Laŭ mia metodo la prononco estas (bAtori).--Crosstor 13:56, 29. Nov 2007 (UTC)
Fernando, não percebi o que quiseste dizer na página de discussão do meu bot. Eu não tutoriei nada :). Malafaya 19:42, 1. Dec 2007 (UTC)
Jes, certigite. Mi faris du pruvojn.
-- Yekrats 22:42, 5. Dec 2007 (UTC)
Fernando, ĉu vi estos en Aracaju por Zamenhoftago? Mi ne sukcesis kontaktigi Maurílion kaj aliajn en ĉi tiuj lastaj monatoj. Mi ankaŭ ne scias traduki Tio-Avô, diru do "frato de la avo".Roberto 04:44, 11. Dec 2007 (UTC)
Kara, mi apenaŭ ekkonas Francisca Julia. Galante estas ĉarma. Pri poezio, eble vi devas eklerni metrikon en Esperanto.Roberto 12:49, 11. Dec 2007 (UTC)
Ĉu vi restos en la maro ĝis la 18-a aŭ vi restos en Alagoaso ĝis la 18-a? Mi ekkonis esperantiston-geologiston-arĥeologon en Bahio, li estas en mia orkuto. Mi pensas verki ion pri mia arĥeologia vojaĝo al Amazonio en Esperanto, sed ŝajne al mi tro mallonga. Eble vi verkos ion pri laboro en brazila maro kaj ni kunmentos niajn spertojn en eletronika libro.Roberto 12:10, 12. Dec 2007 (UTC)
Vi estas tre proksime, nur 100-120km, vi povus veni. Bone, kelkaj geologistoj estas, do oni povas skribi pri petroleo.Roberto 17:52, 12. Dec 2007 (UTC)
Saluton Fernando! Mi vidas ke vi aldonis la kategorion "Fundamentaj vortoj" al pluraj artikoloj. En la diskuto en la diskutejo tamen estis ioma kontraŭo al la mencio de tio en la Vikipedio, ĉar tio estas afero por vortaro, ne por enciklopedio. Mi do petas vin ne plu aldoni la kategorion al artikoloj ĝis kiam estos iu konsento pri la afero. Marcos 20:57, 14. Dec 2007 (UTC)
Kara, ĉu vi ne dormos por vojaĝi matene al Salvador! Dormu!Roberto 04:20, 19. Dec 2007 (UTC)
Hola, quisiera desearte una feliz Navidad para ti y para los tuyos y un próspero año 2008. Dankon al pri por ĉio. --Chabi 10:25, 24. Dec 2007 (UTC)
Saluton, mi ĵus legis vian mesaĝon ĉe mia diskut-paĝo.
Vere, mi ne laboras pri ĝi, ĉar pro tio mi havas mian blogon, kaj ĉe vikipedio (miaopinie) la grava afero estas kion oni skribas, ne kiu skribas ĝin. Kaj ĉi tie mi volus esti juĝita nur dank'al (aŭ malgraŭ) miaj kontribuoj.
Pardonu mia malfruecon respondi.
Ne koleru, sed mi ne vidas motivon, kial skribi Tertremon kun majusklo T. Ĝi estas ordinara vorto en titolo pri Lisbona tertremo. Petro@diskkont 20:11, 3. Feb 2008 (UTC)
Mi legis, ke vi nun pligrandigas Vikivortaron. Fakte, ankaŭ mi havis tiun ideon kaj mi eĉ pretigis mian propran vortaron kun 175 000 (175 mil, vere!) vortoj, kiun mi planas aŭtomate alŝuti al Vikivortaro. Pro tio verŝajne dume ne tiom indas fari permanan laboron. Kio estus tamen tre grava estas interkonsento pri aspekto de artikolo: kiel oni indikas la fundemantecon de la vorto kaj oficialajn aldonojn de UEA, kiel oni montru la radik-kategoriecon, kiel oni donu naciajn tradukojn ktp. Mia vortaro havas vortojn en pluraj lingvoj (dume en 16), ligitaj al al E-vortaro, mi havas ĉ. 170 000 ĉeĥa vortoj, ĉ 65 mil rusaj, germanaj kaj anglaj ktp. Do, se vi pretigus ĉiujn ŝablonojn por tiuj aferoj -- mi povus, ni diru, aŭtomate generi 1 000 unuajn paĝojn kaj sendi al vi por tralego kaj alŝuto. Ĉu bone? Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 09:37, 4. Feb 2008 (UTC)
Progresigi retajn multlingvajn vortarojn estas giganta projekto kiu metas min en granda embaraso. Ja ekzistas ReVo, Vikivortaro/Wiktionary (diverslingve), OmegaWiki, la Vortaro, ktp. Mi tre ŝatus ke ĉiuj tiuj streboj estus iam unuigitaj. Ĉiuj tiuj projektoj havas komputilan aspekton, sekve unuigo de la projektoj povus esti komputile solvita, kio tute ne forigas bezonon de homa redaktado (preferinde kolektiva). Antaŭ ol dediĉi tempon kaj energion por antaŭenigi unu aŭ alian el tiuj projektoj, estu bone pripensi sintezon de la jam giganta dise farita laboro. Arno Lagrange ✉ 19:16, 21. Feb 2008 (UTC)
Nu, nune ni volas ete malgrandigi la liston de havendaj artikoloj al 1000, do ni ne povas aldoni sen forigo de alia temo aliloke. Ankaŭ ŝajne ke neokcidentaj (ne-Usonaj, kaj ne-Eŭropaj) artikoloj estas pli volataj. Do, artikoloj pri Tenzin Gyatso kaj Oscar Niemeyer estas bonegaj sugestojn, sed kiuj artikoloj estas anstataŭigendaj? -- Yekrats 02:06, 6. Feb 2008 (UTC)
Saluton! Pardonu, ke mi longe ne respondis al vi -- ĵus mia edzino "finbatis" siajn ekzamenojn kaj preskaŭ finskribis la diploman laboron -- kaj jen mi havas miajn ekzamenojn (morgaŭ la unuan, kaj poste pliajn 4 kun 1-semajna interpaŭzo). Mi tute ne forgesis pri VikiVortaro, sed dume mi ne sukcesas vere dediĉi al la tasko sufiĉe da tempo. Se vin interesas tiu mia vortaro, mi povas libere disponigi ĝin al vi (ekz. mi povus alŝuti ĝin ien por vi) -- eble vi povus uzi ĝin por la artikoloj, kiujn vi kredas. La vortaro estas en MS Access 2007, sed mi povas konverti ĝin laŭ via emo al alia formato. Kaj plia ideo: ĉu vi jam rigardis la VikiCitaron en Esperanto? Mi iom aktivis tie, sed ne multe -- ankaŭ tie oni povus iom helpi al la projekto! Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:27, 25. Feb 2008 (UTC)
(Mi estas Hiyayaywhopee de Vikivortaro. Via uzula paĝo diras, ke mi devas paroli kun vi ĉi tie.)
Mi bedaŭras! Mi nur vidis la malordan "aliaj lingvoj" ŝablonon kaj volis ordigi ĝin. Tamen la vortaro mem estas pli grava... kion mi povas fari por ke plibonigas ĝin?
70.161.244.46 22:04, 10. Mar 2008 (UTC)
Dankon pro la ligilo, Fernando. Mi plezure legis la unuan paĝon de la aventuroj de Horacio kaj atentos pri la sekvontaj. Amike, Thomas Guibal 08:47, 15. Mar 2008 (UTC)
Dankon! Tre amuza! Dankon pro la diligenta traduko. -- Yekrats 11:59, 15. Mar 2008 (UTC)
Como vai? Só li a mensagem que me mandou em dezembro passado agora! Sou do Brasil, e você? Colabora na WP:PT? Desculpe-me pela demora; abraço! --Tonyjeff 16:48, 15. Aŭg 2008 (UTC)
Tens gmail? Tou a traducir unos tespos p'ra o Esperanto e é p'ra te os poder enviar. Preciso uma correcçã ortogrÂfica. Podes me ajudar, por favor? --Chabi 22:29, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Roboton mi ne havas Kore. Henri
Nu dankon Fernando, via mesaĝo pri mia nesuperebla genio vere igis min ridadi ! :=)
Mi kore ĝojas revidi vin ĉi tie. Se la afero interesas vin, ne forgesu voĉdoni pri la venonta, nova aspekto de la ĉefpaĝo. Amike, Thomas Guibal 14:24, 9. Sep 2008 (UTC)
Nunca mais nos reunimos. Está tudo parado. Qdo vc tiver um domingo livre avise, aí marcamos uma reunião na biblioteca com todo mundo pra fazer uma avaliação. Roberto 15:26, 9. Sep 2008 (UTC).
Saluton. Mi klopodis korekti fusaĵon en la artikolo Pavo kaj almenaŭ enmetis la alilingvajn ligilojn sub la nomo Pavo por ke ĝi estu la plej konata specio kaj poste la artikolo povu esti plibonigita. Dume vi kreis la artikolon Barata pavo same por la specio sen kalkuli laŭ la averto en la Diskutejo ke jam ekzistis la artikolo Pavo. Nun oni devas kunigi ambaŭ. Por mi la nomo ne gravas, ĉar Barata pavo povas esti utila dum Pavo povas resti por la genro kiu preskaŭ hazarde nomiĝas same en la latina, sed oni devas fari ĝin. Mi nun prizorgas aliajn familiojn de la birdaro.--kani 18:36, 5. Okt 2008 (UTC)
Saluton!!! :-)
--Rnbastos 17:30, 10. Okt 2008 (UTC)
Mi tradukis, estas en mia diskutpaĝo.Roberto 12:07, 13. Okt 2008 (UTC)
Mi aldonis kelkajn informojn pri mi, ĉu bone?--Esperantst 23:50, 13. Okt 2008 (UTC)
Ĉu viaj amikoj estas Esperanto-parolantoj? --Esperantst 00:49, 14. Okt 2008 (UTC)
Se vi plu bezonas informkesto por sportistoj mi povas fari ĝin, sed vi klarigu viajn bezonojn al mi por ke mi ĝuste ĝin frius. Eksemple ĉu vi volus unu ŝablonon por ĉiuj sportistoj ĉu unu por olimpikistoj unu por aliaj ktp.--Arkadiusz Zychewicz 13:58, 10. Nov 2009 (UTC) Mi ekpensis ne atendi kaj fari: ((Informkesto sportisto)) (nun estas malplena) Via bezonoj vi povas entajpi en ((Informkesto sportisto/dokumentado)) kaj mi faros ŝablonon laŭ tiu. --Arkadiusz Zychewicz 14:09, 10. Nov 2009 (UTC)
Dankon, la artikolo nun aspektas tre kontentinde ! Pri la ŝablono geokesto ĝi ja estas la plej freŝdata kaj plej detala ŝablono por ĉiuj geografiaĵoj. Mi invitas vin uzi ĝin post atenta legado de ties dokumentado. Kore, Thomas Guibal 17:05, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Kara Fernando, saluton! Mi legis en via paĝo ke, Vi volus ek la artikolojn de la serĝipaj municipoj. Mi estas tradukanta la brazilajn municipojn ekde la portugala vikio, tiam mi demandas al Vi se mi povus traduki la serĝipaj aŭ se Vi volas fari tiun. Danke! Conrado 19:20, 17 Dec. 2011 (UTC)
Saluton,
via nova bildo estas bonega. Vi alŝutis unu bonan bildon. Bonvolu adu vian laboron.
Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:12, 27 Dec. 2011 (UTC)
Saluton Fernando Maia Jr.! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.
Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)
En la paĝo pri Brazila Esperantista Junulara Organizo estas informo, ke vi en la periodo 2010-2012 estis en ties estraro - laŭ la BEJO-retejo ankaŭ en 2012-2014 estas tiel. La vikipedia paĝo pri BEJO havas multajn ruĝajn ligilojn kaj ne estas tre aktuala, ekzemple la listo de estraranoj ankoraŭ estas tiu de antaŭ 2012... Ĉu vi ne emus aktualigi la paĝan enhavon kaj per kreo de iuj novaj ĝermaj artikoloj forigi iujn ruĝajn ligilojn? ThomasPusch (diskuto) 08:58, 19 Aŭg. 2013 (UTC)
Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon ((por))~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:41, 30 Dec. 2013 (UTC)
Jen ((Uzanto ELiSo))
ELiSo Mi estas membro de Esperanto kaj Libera Scio |
Vikiano (diskuto) 05:16, 10 dec. 2016 (UTC)
Mi pardonpetas, ke mi eble ĝenu vin per persona demando, sed mi ne konas aliajn brazilajn vikipediistojn nuntempe aktivajn. Mi foje kunlaboris kun Uzanto:Claudio Pistilli, kiu ege kontribuis ĉefe per artikoloj rilataj al kemio. Mi konstatas, ke ekde la 27an de marto 2020 li nenion faris, kvankam li estis ĝis tiam ege aktiva. Pro la aktualaj situacioj mi persone priokupiĝas pri lia sano. Ĉu vi konas lin? scias iom pri li? povas kontakti kun li aŭ konas iun kiu povas ion fari tiurilate? Se vi preferas, vi povas kontakti min per la retadreso kiu aperas en mia uzantopaĝo. Dankon.--kani (diskuto) 01:00, 26 jul. 2020 (UTC)
Saluton, Kani. Mi estas TRE bonfarta. Okazas ke oni sxtelis mian komputilon. Baldaux mi acxetos alian. Dankegon. Claudio Pistilli (diskuto) 11:01, 9 okt. 2020 (UTC)
Saluton, Fernando Maia Jr.! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:16, 27 apr. 2021 (UTC)
Saluton. Mi dezirus komenti al vi mian nur personan opinion pri ruĝaj kaj bluaj ligiloj al aliaj artikoloj, tio estas al ekzistantaj kaj ne ekzistantaj. Kompreneble pri bluaj, preskaŭ ĉiuj konsentas, ke ju pli da ili des pli bone, ĉar homoj povas salti de unua artikolo al alia laŭdezire. Pri ruĝaj ne estas tioma interkonsento: kelkaj opinias, ke ties abundo instigos al kontribuo de kreantoj, dum aliaj (inter kiuj mi) konsideras, ke troa abundo kvazaŭ montras fuŝan bildon de la artikolo, kvazaŭ nefarita, manka de rilatoj, ktp. Kompreneble ĉiu rajtas havi sian propran opinion. Mi povas supozi, ke mi estas inter tiuj laste menciitaj. Fakte mi faris kelkajn plibonigadetojn en la artikolo, inter kiuj bluigis kelkajn ĝistiamajn ruĝajn ligilojn, nun bluaj. Restas ankoraŭ pli ol 40, kaj mi dubas, ke baldaŭ plej el ili bluiĝos. Se mi eraros, des pli bone. Male, eble indus forigi la krampojn al tiuj kiuj plej malverŝajne iĝos esperantigitaj. Sed tio estas nur mia persona vidpunkto. Ekzemple se el la 40 oni senkrampigas 10 aŭ 20, la artikolo ne aspektos tiom manka. Kaj kompreneble je la ebla kaj dezirinda kreo de tiuj artikoloj ĉiam eblos reenkrampigi ilin. Amike.--kani (diskuto) 17:20, 17 maj. 2021 (UTC)
Mi rimarkis ke vi alŝutis al nia vikipedio la filman afiŝon Dosiero:Elysium-afiŝo.jpg sub ((Justa uzo)) mi verkadas pri filmoj sed maloftege mi trovas la afiŝon ĉe komunejo, mi rimarkis ke en aliaj vikipedioj ankaŭ malofte aperas la afiŝo, ĉu oni rajtas alŝuti ilin al nia eo.vikipedio? -- Radioamatoro (diskuto) 14:46, 18 okt. 2021 (UTC)