Taden | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la eksa kastelo de la Garaye
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù | ||
INSEE kodo | 22339 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 563 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 127 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 1′ U (mapo)48.475555555556-2.0177777777778Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 46 m [+] | ||
Areo | 20,13 km² (2 013 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Taden [+] | |||
Taden - franca prononco [tadɛ̃], bretone skribita same - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 563 loĝantoj sur areo de 20,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 127 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù. La teritorio havas komunan limon kun Pleslin-Trigavou, Languenan, Corseul, Quévert, Dinan, Lanvallay, Saint-Samson-sur-Rance, Plouër-sur-Rance kaj Dinan.
Taden situas sur la bordo de la estuaro de rivero Rance. Ĝi enhavas la domaron Trélat, kiu situas je ĉirkaŭ du kilometrojn nordokcidente.
Languenan | Pleslin-Trigavou | Plouër-sur-Rance | ||
Corseul | Saint-Samson-sur-Rance | |||
Quévert | Dinan | Lanvallay, Saint-Hélen, La Vicomté-sur-Rance |
Taden kaj Lanvallay estas apartigitaj per la rivero Rance.
La granita subgrundo provizis bonkvalitan graniton. Tiel, en 1847, almenaŭ 497 k.m. da konstruŝtonoj kaj aliaj materioj estis produktitaj por la konstruado de la viadukto de Dinan[1].
La komunumo estas trairata per la nacia vojo 176 (kiu iras oriente-okcidente, de Pontorson al la nacia vojo 12) kaj per la departementa vojo 2. La centro de Taden estas trairata nordokcidente sudoriente per la departementa vojo 12.
Estas neniu ponto kaj neniu pramo sur la rivero Rance en la komunumo Taden.
Taden éstis sur la romia vojo inter Saint-Suliac kaj Corseul. En 2005, arkeologiaj fosadoj ebligis malkovri la antikvan vilaon de Alleux, situanta proksime de malnova vicus[2] voja kaj havena de Taden. Tiu aglomeraĵo estis, dum la romia supereco, unu el la havenoj de la ĉefurbo de la civito de la Koriozolitoj, Fanum Martis, nun Corseul[3].
En 1222, Alain de Beaufort, donacis la dekonaĵojn de Taden al la monaĥoj de Priorejo Saint-Malo de Dinan. Li sigelis la donacan akton per sigelo kun sia blazono: france de gueules à trois écus d'hermines (esperantlingve: 'ruĝa kun tri ŝildetoj el ermenoj').
Poste, Taden fariĝis loko, kie la grafo de La Garaye akceptis malriĉulojn kaj francajn aŭ anglajn soldatojn por flegi ilin. Tiu sama grafo malkovris novajn medikamentojn.
Blazono | france D’azur à la barre d’or accompagné en chef d’une main dextre d’argent surmontée à dextre d’une étoile d’or et en pointe d’un cygne nageant d’argent. esperante Lazura kun ora maldekstra balteo kun kape arĝenta dekstra mano dekstre superata per ora stelo kaj pinte arĝenta naĝanta cigno. |
|
---|---|---|
Detaloj |
La komunumo enhavas kvin monumentojn klasitajn historiaj, el kiuj :
Kaj kelkaj antikvaj lokoj :
|