Rance
sur mapo de Francio
rivero • gold river
Bazaj informoj
Longeco
106 km
Akvokolekta areo
1 195 km²
Averaĝa trafluo
12 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo
260 m
Enfluejo
Manika Markolo (Atlantiko )
- Alteco
0 m
Geografio
Alfluantoj
Croqueloir, Clergé, Néal, Fremeur, Guinefort, Linon
Rivero en Francio (Eŭropo )
Rance (Renk bretonlingve) estas rivero de Bretonio , la okcidenta parto de Francio . Ĝia fonto troviĝas en la montoj Menez Bre apud Collinée , en la departemento Côtes-d'Armor , kaj enfluas en la Manikan Markolon inter Dinard kaj Saint-Malo en la departemento Ille-et-Vilaine .
La fluo de la rivero Rance disdividiĝas je tri partoj:
La rivera Rance de sia fonto ĝis ĉirkaŭ Évran , kie ĝi kuniĝas kun la kanalo Ille-kaj-Rance .
La kanaligita rivera Rance ĝis la kluzo de Châtelier.
La mara Rance ĝis la tajdocentralo. Tajdocentralo ĉe la enfluejo de la Rance La kluzo de Châtelier (La Vicomté-sur-Rance ). La ĉefaj alfluantoj, de la fonto ĝis la maro estas:
La Croqueloir
La Clergé
La Néal
La Fremeur
La Guinefort, 18 km
La Linon, 27 km
Flutabelo de rivero Rance (en m3 /s) Mezurloko :
Guenroc (Rophemel)
(datumoj komputitaj laŭ 69 jaroj
[1] )
Fonto : Hidrologia datumbanko
Malnova ponto kaj haveno de Dinan Pluraj pontoj transiras la riveron Rance, la ĉefaj de Saint-Malo ĝis Léhon estas:
La baraĵo de la tajdocentralo sur kies supro iras la vojo numero D 168 ekde la 1-a de julio 1967 .
La ponto Chateaubriand (1991 ) portanta la vojon N 176.
La ponto Saint-Hubert (1928 , rekonstruita en 1959 ), je kelkaj dekoj da metroj de la antaŭa, portanta la vojon D 366.
La pontego de Lessard (1879 , rekonstruita en 1950 ) portanta la fervojon, kiu ligas Cherbourg al Brest .
La kluzo de Châtelier
La malnova ponto de Dinan
La pontego de Dinan (1858 )
La malnova ponto de Léhon La rivero Rance trairas du departementojn kaj la sekvantajn komunumojn (de fonto almaren) :
Côtes-d'Armor (22)[n. 1] : Collinée , Saint-Jacut-du-Mené , Langourla , Saint-Vran , Mérillac , Saint-Launeuc , Éréac , Lanrelas , Plumaugat , Saint-Jouan-de-l'Isle , La Chapelle-Blanche , Caulnes , Guitté , Guenroc , Plouasne , Saint-Maden , Tréfumel , Saint-Juvat , Le Quiou , Saint-André-des-Eaux , Évran , Calorguen , Les Champs-Géraux , Lanvallay , Saint-Carné , Léhon , Dinan , Taden , Saint-Hélen , La Vicomté-sur-Rance , Saint-Samson-sur-Rance kaj Plouër-sur-Rance
Ille-et-Vilaine (35)[n. 2] : Quédillac , Saint-Suliac , Le Minihic-sur-Rance , Pleurtuit , Saint-Jouan-des-Guérets , La Richardais , Dinard kaj Saint-Malo
↑ La slipo de "SANDRE" indikas ke la komunumo Gouray estas trairata de Rance sed tio ŝajnas ne respondi al la reala situacio.
↑ La slipo de "SANDRE" indikas nur la komunumon Quédillac, la aliaj situas laŭ la estuaro de Rance, kiu apartenas al la publika mara zonaro.
Almaraj riveroj en la ĉeflanda Francio Malpli longaj ol 3 000 km
Malpli longaj ol 1 000 km
Malpli longaj ol 500 km
Malpli longaj ol 300 km
Malpli longaj ol 100 km
Aa · Agly · Arc ·
Arguenon ·
Bidasoa · Bresle · Canche · Douve · Élorn · Falleron · Golo · Léguer ·Nive · Odet · Rivero de Auray · Roya · Scorff · Sée · Sélune ·
Seudre ·
Seulles · Sienne ·
Taravo · Tavignano · Tech · Touloubre · Trieux · Vidourle · Vie · Yser
Malpli longaj ol 50 km
Aber-Benoît · Aber-Wrac’h · Auzance · Aven · Ay · Bravona · Fium’Alto · Fiumorbo · Gapeau ·
Gouessant ·
Gouët · Huveaune · Jaudy · Lez · Liamone · Liane · Libron · Loup · Maye · Nivelle · Ortolo · Prunelli ·
Rivero de Étel · Rizzanese · Saâne · Saire · Scie · Siagne · Travo · Yères
Malpli longaj ol 30 km
Abatesco · Aber-Ildut ·
Aliso · Bélon · Bevinco · Boudigau · Brague · Cagne · Divette · Dun · Durdent ·
Fango · Figarella · Frémur · Giscle · Laïta · Liscu · Massane · Moros · Ostriconi · Paillon · Penfeld · Porto · Regino · Reppe · Riberette · Slack · Thar · Uhabia · Untxin · Valmont · Wimereux
Malpli longaj ol 10 km
Arques · Drochon Maravenne · Roubaud · Veules
Ĉefaj riveroj de akvokolektaj areoj de Loire-Bretagne Allier - Supra Loire
Meza Loire
Auron Bonnée
Cher Indre Yèvre
Mayenne - Sarthe - Loir
Malsupra Loire kaj vendeaj bordaj riveroj
Vilaine kaj bretoniaj bordaj riveroj
Vienne kaj Creuse
Clain Creuse Dive du Sud Gartempe Palu Veude
Vienne