Seuca [seuka] (hungare: Szőkefalva, germane: Dunkeldorf) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Târnăveni.
En 1910 ĝi havis 952 loĝantojn (hungaroj, rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1314.
Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). Post 1966 oni alligis ĝin al Găneşti. Seuca estas romkatolika pilgrimloko.