Cacica | |
pole: Kaczyka, germane: Katschika, hungare: Kacsika | |
komunumo | |
Salminejo en Cacica
| |
|
|
Oficiala nomo: Cacica | |
Ŝtato | Rumanio |
---|---|
Ĵupo | Suceava |
Historia regiono | Bukovino |
Situo | Cacica |
- alteco | 428 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 38′ 13″ N 25° 54′ 01″ O / 47.63694 °N, 25.90028 °O (mapo) |
Loĝantaro | 1 408 (2002) |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 727095 |
Telefona antaŭkodo | +40 x30 |
Situo enkadre de Rumanio
| |
Pola mapo pri la regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Cacica commune, Suceava | |
Cacica - jen rumane, prononco [kaĉika], pole Kaczyka, germane Katschika kaj hungare Kacsika - estas komunumo en Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia landparto Bukovino. La ceteraj vilaĝoj de la komunumo estas Maidan, Pârteştii de Jos, Runcu kaj Soloneţu Nou.
En 2002 loĝis en la tuta komunumo 4425 homoj, (3122 rumanoj, 959 poloj, 284 ukrainoj, 56 germanoj, 3 aliaj).
Cacica troviĝas en vasta valo laŭ rojo inter arbaroj.
La unua mencio pri la loĝloko okazis en 1444. Komence la loĝantoj okupiĝis pri arbaraj laboroj. En 1780-aj jaroj minado de la salo komenciĝis. Poste laboristoj alvenis el la Habsburga Imperio. Inter la mondmilitoj 600 poloj, 300 germanoj, iomete ukrainoj, rumanoj kaj poloj loĝis en la vilaĝo. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis kaj ankaŭ poloj iris al Pollando.