Panoramo de Prago prenita de Petřín je julio 2007
Panoramo de Prago prenita de Petřín je julio 2007
Koordinatoj: 50° 5′ 14″ N 14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O / 50.08722; 14.42111 (mapo)
Prago
ĉeĥe Praha, germane Prag, angle Prague
urbo
Fotomontaĵo
Historia kerno de Prago
Prago, metropolo de Ĉeĥa respubliko
Emblemo de Prago
Oficiala nomo: Praha
Moto: Praga Caput Rei publicae
(Antaŭe Praga Caput Regni)
Kromnomoj: Prago patrino de urboj, Centtura, Ora urbo
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Ĉefurbo Prago
(CZ010)
Distrikto Ĉefurbo Prago
(CZ0101 - CZ010F)
Historia regiono Bohemio
Najbaras kun Mezbohemia regiono ĉirkaŭe
Konata loko Praga burgo
Rivero Vultavo
Koordinatoj 50° 5′ 14″ N 14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O / 50.08722; 14.42111 (mapo)
Plej alta punkto monteto Teleček apud Zličín
 - alteco 399 m s. m.
Plej malalta punkto surfaco de Vltava apud Suchdol
 - alteco 177 m s. m.
Areo 496,21 km² (49 621 ha)
Loĝantaro 1 384 732 (2024)
Denseco 2 790,62 loĝ./km²
Estiĝo 9-a jarcento
Primatoro Bohuslav Svoboda

(ekde 16-a de februaro 2023)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1XX XX
Telefona prefikso +420 2
ISO 3166-2:CZ CZ-PR
AKĈ A
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia centro de Prago
Jaro 1992 (#16)
Numero 616
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv, vi
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Prago sur la mapo de Ĉeĥio
Prago sur la mapo de Ĉeĥio
Prago sur la mapo de Ĉeĥio
Katastra teritorio de Prago
Katastra teritorio de Prago
Katastra teritorio de Prago
Vikimedia Komunejo: Prague
Retpaĝo: magistrat.praha-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Demonimo: Pragano
Map
Monda heredaĵo de UNESKO
Urbaj partoj de Prago
Princino Libuše orakolas gloron de Prago
Jan Hus predikas en Betlehema Kapelo

Prago (ĉeĥe Praha) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Ĉeĥio. Antaŭ 1993 ĝi estis ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, antaŭ 1918 ĉefurbo de la reĝlando bohemia.

Prago situas en la praga baseno sur ambaŭ bordoj de la rivero Vultavo. Ĝi ampleksas 496 km² kaj havas 1 384 732 loĝantoj (2024).

Popularaj turismaj lokoj en Prago estas la Malnova Urbo, la Nova Urbo, la Malgranda Kvartalo, Hradčany kaj Vyšehrad. Vizitinda estas ankaŭ la subterejo en Prago. Prago estas la sola urbo en Ĉeĥio en kiu veturas metroo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zeleneč (distrikto Prago-oriento), Zdiby, Úvaly, Černošice, Přezletice, Říčany, Květnice, Bořanovice, Jenštejn, Hovorčovice, Radonice (distrikto Prago-oriento), Hostivice, Roztoky, Jíloviště, Sibřina, Podolanka, Jinočany, Chrášťany (distrikto Prago-okcidento), Dobrovíz, Vestec (distrikto Prago-okcidento), Jesenice, Únětice (distrikto Prago-okcidento), Zbuzany, Veleň, Šestajovice (distrikto Prago-oriento), Křenice (distrikto Prago-oriento), Ořech, Kněževes (distrikto Prago-okcidento), Průhonice, Zlatníky-Hodkovice, Horoměřice, Kosoř, Čestlice, Tuchoměřice, Nupaky, Jirny, Dolní Břežany, Zvole (distrikto Prago-okcidento), Distrikto Prago-okcidento, Distrikto Prago-okcidento kaj Mezbohemia regiono.

Ĉefurba regiono Prago

Malnovurba Placo en 1853

Prago estas la administra centro de la ĉeĥaj registaro, parlamento, senato kaj prezidanto kreante memstaran distrikton Prago-urbo. Ĝi estas ankaŭ laŭstatuta kaj pli supera teritorie administra tutaĵo je nivelo de Regiono. Ĝi situas meze de teritorio de Bohemio kaj ĝi estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de distriktoj: distrikto Prago-okcidento kaj distrikto Prago-oriento kaj ĝi situas en Mezbohemia regiono, kies administraj oficejoj havas sidejon same en Prago. Nebušice estas distrikto de Prago 6.

Historio laŭ datoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Prago.
Vyšehrad
Karola ponto

Prago kiel ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio

Katedralo de sankta Vito

Dua Mondmilito

Prago dum komunisma reĝimo

Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989

Prago post revolucio

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
137840 000
150030 000
161060 000
179879 000
1869157 713
1880162 323
1890437 388
1900559 440
1910667 693
1921729 820
JaroLoĝantoj
1930848 823
1950932 659
19611 005 379
19701 140 795
19801 182 186
19911 214 174
20011 169 106
20111 268 796
20131 246 780
20151 259 079
JaroLoĝantoj
20161 267 449
20171 280 508
20181 294 513
20191 308 632
20201 324 277
20211 301 432
20221 275 406
20231 357 326
20241 384 732

Vidindaĵoj

Aliaj gravaj lokoj aŭ placoj

Servoj

Famaj praganoj

Naskiĝis en Prago

Mortis en Prago

Pragaj legendoj

La mito de golemo, kota figuro vivigita de rabeno per Kabalo.

Transporto

Urba transporto

En Prago estas tri linioj de metroo, multaj linioj de tramoj kaj aŭtobusoj. Uzataj estas ankaŭ pramoj kaj unu funikularo al Petřín.

Trajna transporto

Panoramo de de ĉefa stacidomo en Prago

Ĉefstacidomo en Prago estas ofta komenca stacio kaj finstacio por multaj trajnoj. Estas ankaŭ kelkaj internaciaj trajnoj, kiuj haltas en Prago nur por ŝanĝo de lokomotivo kaj pluiras al aliaj lokoj eksterlande.

Prago estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:

Noto: tiu ĉi listo estis kreita laŭ tiu ĉi listo ĉeĥe

Direktaj konektoj eksterlanden

Prago havas interalie ĉiutage direktan trajnan konekton kun Berlino, Beogrado, Bratislava, Budapeŝto, Hamburgo, Košice, Nurenbergo, Varsovio, Vieno.

Direktaj konektoj en Ĉeĥio

De Prago eblas veturi al multaj ĉeĥaj urboj, ekz. per elektra trajnkompleto 680 al Ostrava, aŭ per EuroCity kaj InterCity al Brno. En ĉirkaŭaĵo de Prago havas gravan signifon apudurba fervojo.

Aera transporto

Prago havas internacian flughavenon iam nomita Praha-Ruzyně nune nomata Václav Havela Flughaveno Prago.

Ŝosea transporto

De Prago gvidas al Brno aŭtovojo D1, kiu tie disiras en la direktoj de Bratislava kaj Ostrava. De Prago gvidas ankaŭ aŭtovojo D5 tra Plzeň al Germanio, kaj aŭtovojo al Hradec Králové.

Ĝemelurboj

Sporto

En 2012, 2014, 2015 kaj 2018 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Prago.

Esperanto en Prago

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Prago.

Verda Stelo estis Esperanto-societo de la germanlingvanoj en Prago. Ĝi fondiĝis en 1908, ses jarojn post la unua Esperanto-klubo de Prago. Kunfondinto estis la gimnazia instruisto Siegfried Lederer.

En Prago okazis la Dua Tutmonda Konferenco pri la Instruado de Esperanto. La unua okazis en 1922 en Ĝenevo, Svislando. La Tria okazis en Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, Svislando, en majo 2015.

La Esperanto-klubo en Prago grupigas pragajn uzantojn de la Internacia Lingvo Esperanto. La klubo estas loka organizaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu estas membro de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Esperantistoj, kiuj agis en Prago

Gvidlibroj pri Prago en Esperanto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj