Ornama kandela telefono
Mura lignokesta telefono kun unusola aŭdilo

Telefono (kunmetaĵo de la greklingvaj esprimoj τῆλε, tēle, "malproksima", kaj φωνή, phōnē, "voĉo") estas aparato por interkomuniki aŭde kaj parole. Komunikadon inter telefonoj estigas telefoncentralo, al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: aŭ per konduktiloj, aŭ per radio. Historie, unue aperis konduktilaj telefonoj. Ili ĝis nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas uzon en difinita fiksa loko.

Telefontipoj

Laŭ funkcia maniero ekzistas diversaj telefonoj:

Direktado de la voĉo aŭ la mekanika telefono

Tiel funkcias la infana ludilo telefono

Oni longe sciis, ke la voĉo estas direktebla. En ŝipoj oni uzis tubojn, ekzemple de observejo de matroso al kapitano. Se la matroso ekvidis ion, tuj parolis en la tubon, kiun la kapitano aŭdis.

En la 20-a jarcento konata ludilo estis la ŝuopasta ujo. La knaboj kunligis 2 ŝupastajn kovraĵojn per streĉa drato. Pere de tio ili aŭdis unu la alian, ĉar la voĉo sekvis la draton. Nekredebla, sed tio estis invento el 1667.

Historio

Unue italdevena usonano Antonio Meucci kreis telefonon jam en 1849, sed tiu ne disvastiĝis pro manko de financoj. Poste germano J. Ph. Reis kreis en 1861 el telegrafo tian aparaton, per kiu oni aŭdis nur ritmajn bruojn kaj altajn frekvencojn laŭ la parolo. La skotdevena kanadano A. G. Bell en 1876 disvastigis la telefonon en la tuta mondo.[1] Post jarcento oni oficiale deklaris, ke inventisto de la telefono estas Meucci. Pli frue post la disvastigado de la telefono okazis triopa proceso inter Bell, Elisha Gray kaj Reis. Tiam Reis malvenkis, ĉar sia telefono ne estis evoluebla kaj perfekta. Ankaŭ Gray malvenkis, ĉar invento de Bell okazis iomete pli frue. Estas fakto, ke Bell sciiĝis pri laborado de Gray, tial li urĝe arkivis sian patenton.

Elisha Gray
Telefonĝermo de Bell, 1877

Telefonĝermo de Bell

Bell iom hazarde provis diversajn strukturojn: elektromagnetan telefonon, likvan (mergan) telefonon kaj lumtelefonon. La unua sukcesa provo (elektromagneta telefono) konsistis el membrano, permanenta magneto kaj sur ĝi bobeno. Sono, kiu estas vibrado de la aero, vibrigas la membranon de la elsenda aparato. Tiu movo de la membrano induktas kurenton en la magneta kampo, kiu iras al la alia aparato, en kiu per reciproka efiko, ĝi movigas la membranon de la ricevanta aparato. Tiu lasta vibrigas la aeron, redonanta la sonon. En tiu telefonĝermo estas nur unusola aparato, kiu servas por paroli aŭ aŭdi. Komence oni metis la aparaton laŭ la neceso antaŭ la buŝon aŭ sur unu el la orelon. Baldaŭe oni uzis 2 aparatojn, unu por aŭdi, la alian por paroli. Fine oni uzis ankaŭ tian surmuran telefonon, kie sur la muro estis la elektromagneta telefono kun tre granda magneto. Apude pendis 2 aŭdiloj, kiuj estis samaj, nur la magneto estis malgranda.

Sonoradon de la elktromagneta Bell-telefono oni baldaŭe solvis per blovo. Ĉe la membrano oni fiksis cilindron, kiu havis truojn en diversaj direktoj. Pli frue interne de la cilindro oni metis malpezan globon, kiu estis pli granda, ol la truoj. Antaŭ ol telefoni la vokanto blovis al la truoj. La aeromovo movigis la globon al diversaj lokoj, dume ĝi ofte tuŝis la membranon. Tial la membrano indukis bruon, kiun la alia telefonanto aŭdis, ĉar tiutempe sen radio kaj similaj estis silento.

Hungara kuracisto Endre Hőgyes jam en 1878 en Transilvanio kreis helpilon el aparato de Bell por ekzameni la orelon.

Merga mikrofono

La supra solvo ne estas perfekta, la aŭdebleco estas malbona. Tial oni provis ankaŭ la likvan mikrofonon. La aŭdilo restis la sama, ol ĉe la supre skribita elktromagneta telefono. En la likva mikrofono estas likvaĵo en ujo (ofte hidrargo). La likvaĵo kondukas la elektron, tamen ne tiel bone, ol la metalo. Sur la likvaĵo flosas korpo kun la fiksita membrano. Dum parolado la membrano oscilas, tial la korpo bone-malbone dronas en la likvaĵon. La kontinua kurento (kiun baterio donas), tiam havas grandan-malgrandan reziston kaj estiĝas alterna kurento. Tiu ĉe la ricevanto osciligas la membranon. Tio estas la dua elemento de la telefono. Sed anonciĝis problemo: la aŭdilo ne ŝatas la kontimuan kurenton. La solvo estas dividi ĝin per transformilo, kiu estas jam la tria elemento.

Karbona mikrofono

La karbona mikrofono funkcias tre simile. Post la membrano troviĝas grafita (karbona) polvo. Se la membrano oscilas, premas bone-malbone la polverojn. Se la materialo estas premita, la rezisto estas pli malgranda. Ankaŭ nun estiĝas alterna kurento. La karbonaj mikrofonoj uziĝis ĝis la 1980-aj jaroj.

Neaŭtomataj telefonoj

Neaŭtomataj telefonoj nomiĝas tiuj telefonoj, kiuj povas funkcii rete nur helpe de telefonisto. Tial ili havas plej ofte krankinduktilon, sed ili tute ne havas diskon aŭ butonaron.

Post Thomas Alva Edison, D. E. Hughes [hjugs] kaj aliaj prizorgis pri aparta mikrofono karbona, kiu faris el la kriega telefono de Bell flustran telefonon (anstataŭ laŭta parolado jam sufiĉis flustra parolado). La karbonmikrofono bezonis konstantan kurenton, tial ĉe la telefono oni metis baterion ĝenerale 6-voltan. Tiu sistemo nomiĝas loka baterio (LB). Aŭdilo (Bell-aparato) kaj mikrofono disiĝis per transformatoro. La transformatoro pligrandigis la linean tension kvaroble. La kompleta telefono havis ankaŭ elektran tintilon, krankinduktilon kaj komutilon. La lasta nomiĝas ankaŭ forko pro la komenca formo. Tiu disigas la sonorilon kaj la induktilon de la mikrofono kaj aŭdilo. Baze la aŭdilo kuŝas sur la komutilo, kiun oni nomas kutime forko, pro ĝia tiama formo. Turnante la krankinduktilon, alterna kurento (ĉirkaŭe 100 V-oj) signas al la alia simila telefono aŭ centralo. Analoge tintilado aŭdiĝas, se alia telefono aŭ centralo vokas. Kiam oni levas la aŭdilon, la komutilo kuplas la mikrofonon al la telefonlineo, tiam induktilo kaj sonorilo ne povas funkcii. La plej praaj aparatoj enhavis siajn konsistaĵojn sur aŭ en kesto kroĉita ĉe muro. En la komenca periodo ankaŭ la aŭdilo troviĝis ene de la kesto. La voĉo iris el tio laŭ longa kaŭĉuka tubo, ĉe la fino kun funelo (kiel estas videbla sur la plej supra foto). Tiu solvo protektis la homon kontraŭ fulmoj.

Krom la lignokestaj telefonoj oni uzis ankaŭ feroskatolajn aparatojn. Tio estas videbla en fiksa telefono, krome aparte menciinda kaj admirinda estas skeleta telefono dekstre videbla. En Usono faris karieron la kandelotelefono (iuj konas cignokola telefono), kiu estis longa kolono, kiel la kandelo. Supre troviĝis la forko, sube aŭ la krankinduktilo, aŭ nenio (=neaŭtomata aŭ malaŭtomata telefono), aŭ disko (=aŭtomata telefono).

Dume en Eŭropo L.M. Ericsson (erikson) komencis okupiĝi pri telefonado.

Vi povas vidi aliajn neaŭtomatajn telefonojn ĉe la enkonduka frazo (kandela telefono) kaj tuj sube.

Cirkvitoj de la simpla aparato

Kiel la desegnaĵo prezentas, en baza stato la komutilo (aŭ ties kontaktoj) montras vojon el la lineo nur al tintilada (sonorila) cirkvito. Vojo de la tintilado estas: lineo, komutilo, sonorilo, krankinduktilo, lineo. Se iu aŭdas tintiladon, suprenlevas la aŭdilon. La komutilaj kontaktoj ĉesigas la vojon por la sonorilo kaj donas vojon al mikrofono kaj aŭdilo. Samtempe la mikrofono ricevas kurenton. Parolado tra la lineo povas okazi. La transformatoro dividas la mikrofonon kaj la aŭdilon kaj samtempe plifortigas la kurenton al proporcio 1:4.

Komence, same tiel, ol la telegrafo, oni uzis inter 2 telefonoj nur unusolan lineon, la alian anstataŭis la tero. Tiu solvo faris tre simpla la telefoncentralojn, sed pro evoluo de diversaj elektraj aparatoj, ili kaŭzis elektrajn bruegojn dum telefonado. Tial oni devis uzi 2 dratojn por la lineoj.

Telefono kun centra baterio

Pro la oftaj baterioŝanĝoj oni metis la baterion en la telefoncentralon, la mikrofono ricevas tension (ĝenerale 48-voltan) per la lineo. La transformatoro nur disigas, tial proporcio de la bobenoj estas 1:1. La kondensilo baras vojon de rekta kurento en baza stato. Sen kondensilo la bateria kurento havus vojon tra sonorilo, kiu kaŭzus tujan misan voksignon.

Tiu solvo estas centra baterio (CB), kiu estas pli perfekta kaj konvena, tamen la LB sistemo ne forgesiĝis, ĉar en provizoraj kaj specialaj lokoj havas avantaĝojn. Rekte LB-telefono ne povas funkcii kun CB-telefono, sed encentrala cirkvito solvas tiun problemon. La CB-sistemo uzas ĝenerale 48 V-jn.

La aŭdparolilo ŝanĝis aspekton de la telefono. Finoj de tenilo estas mikrofono kaj aŭdilo. La aŭdebleco ne estis perfekta. La propra parolado forte aŭdiĝis (kvazaŭ eĥiĝis) en la aŭdilo. Oni solvis la problemon per tribobena transformilo. Tiutempe oni komencis produkti la bakelitajn telefonojn, tiuj telefonoj estis pli popularaj, ol la lignaj aŭ metalaj telefonoj.

En la CB-sistemo mankas la krankinduktilo. Post levo de la aŭdilo (aŭ aŭdparolilo) la mikrofono ricevas kurenton, en la centralo lumas lampo aŭ io simila. Oni tiam faris telefonojn en surtablaj skatoloj el metalo.

Seneĥa telefono

En la komenca periodo bobeno disigis la aŭdilon kaj la mikrofonon. Tiu solvo ne estis perfekta, ĉar la aparato faris ĝenan eĥon. Komence de la 20-a jarcento krom la primara kaj sekundara bobeno aperis la tria bobeno, kiun havis la aŭdilo. Tiel ĉesis la eĥiĝo.

Aŭtomataj telefonoj

Plasta aŭtomata diska tabla telefono

Aŭtomataj telefonoj estas tiuj telefonoj, kiuj funkcias en aŭtomata reto, tial ili havas komence diskon aŭ kodilon, baldaŭe butonaron. Oni povas uzi ilin ankaŭ en neaŭtomataj centraloj (en ties reto), sed tiam oni ne uzas la diskon. Escepto estas la LB sistemo, kie la aŭtomataj telefonoj ne povas funkcii. Oni metis la diskan kodilon laŭvice al la mikrofono.

Pli aliajn informojn legu en la jena artikolo Fiksa telefono!

La aŭtomataj telefoncentraloj unue uzis diskan, turniĝantan kodilon por elekti la deziratan korespondanton. Tiu kodilo elsendis serion de impulsoj reprezentanta la telefon-numeron de la korespondanto. Oni faris skatolojn el la nova materio bakelito. La telefonoj iĝis pli malgrandaj, pli komfortaj. La bakelitan sekvis la plasta telefono.

Butonaraj telefonoj

Plasta aŭtomata tabla butonara telefono kun ekraneto, memorilo.

Dume la centraloj iĝis pli rapidaj, tial anstataŭ disko oni uzis butonaron. Komence la butonoj donis la saman impulsoserion kiel la disko. Unue nur la telefonistoj uzis tiajn telefonojn, ĉar ili tuttage uzis ĝin. La distanco inter aŭtomata centralo kaj telefonistoj estis malpli, ol 50 m-oj. Sekve la butonaro funkciis laŭ rezistoŝanĝo (definita butono (=cifero) akordis al difinita rezisto). Baldaŭe la butonaro kun elektronikaĵo (integra cirkvito) (ico) sendis difinitan frekvencoparon al la centro. La karbonmikrofono ne kongruis kun ico, tial oni uzis kristalmikrofonon (piezomikrofonon). La tintilado jam estis elektronika per ico-teknologio. La telefonoj iĝis sveltaj kaj pli malgrandaj. La luksaj telefonoj montras informojn sur ekraneto, havas memorilojn kaj funkcion "senmanan" (laŭtparolilo). Tiuj aparatoj bezonis por la elektronikaĵo baterion, kiu metiĝis en la telefonon. Tiun baterion ne miskomprenu kun la alia baterio, kiu prizorgas la mikrofonon.

Malnova poŝtelefono por ŝoforoj

Diĝitaj telefonoj

Pro evuluo de elektroniko la diĝitaj telefonoj startis. Pro la kablokanalo la telefonado funkcias inter 300–3400 Hz-oj. Sufiĉas, se oni ĉerpas samplon po 8000 Hz-oj el la parolo. La elektronikaĵo mezuras ĝin kaj konservas la rezulton en diĝita formo. El tiuj elementoj pakaĵo pretiĝas kaj laŭ metodo de la komputilo la diĝita telefoncentralo sendas ĝin al la vokito, kie la diĝitaĵoj transformiĝas al voĉo.

La cifereca sistemo ebligas la telefonadon helpe de interreto.

Radioondoj

Post invento de radio aperis ebleco uzi telefonojn enaŭte aŭ eĉ enpoŝe. Malavantaĝoj estis komence limo de radiokanaloj kaj kompare kun aliaj telefonoj pli granda pezo de radiaj telefonoj. Poŝtelefonoj estas speco de radiotelefono. Nun ili estas plej popularaj komunikiloj. Ili estas malgrandaj, funkcias preskaŭ ĉie, kie loĝas homoj. La poŝtelefonoj aŭ kiel ili ankaŭ nomiĝas porteblaj telefonoj revoluciis la tutan homaran komunikadon. Per la etmesaĝa sistemo (EMSO angle SMS) eblas transigi ankaŭ skribajn mesaĝojn kaj intertempe poŝttelefonoj fariĝis kvazaŭ malgrandaj komputiloj, per kiuj eblas ankaŭ aliri la interreton, fari fotojn kaj tuj transsendi ilin al geamikoj, aŭskulti muzikon kaj eĉ rigardi televidon.

Satelitaj telefonoj uzas satelitojn por komunikado. Malavantaĝo de la simplaj poŝtelefonoj estas tio, ke komunikado povas okazi nur en la ricevotereno de antenoreto. Tial ekzemple sur ŝipo, meze de maro, ne eblas uzi poŝtelefonon. La satelitoj dissendas sur la tutan teron difinitajn radioondojn. Satelita telefono estas multekosta, sed uzeblas ĉie.

Videotelefonoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Videotelefonio.

Videotelefonio, konata ankaŭ kiel videokonferenco kaj video telekonferenco, estas dudirekta aŭ plurpunkta ricevado kaj elsendado de aŭdio kaj video signaloj fare de personoj en diferencaj lokoj por samtempa komunikado. Videofonoj estas telefonoj kun video-kamerao kaj ekrano, kapabla de samtempa video kaj aŭdio komunikado. Videotelefonio postulas tiun teknologion por grupo de organiza kunsido pli ol por individuoj, en videokonferenco.

Kronologio de la telefono

19-a jarcento

Innocenzo Manzetti
Charles Bourseul
Aparato de Reis
Aparato de Bell en 1876 (aktoro, 1926)
Aparato de Bell sur poŝtmarko
Germana murkesta telefono (Teirich - Leopolder). Supre la tintilo, pli malsupre la funela mikrofono estas videbla. Sekvas la malfermebla skribotabulo, ene la trimagneta krankinduktilo kaj la aŭdiloj. Flanke estas du funeloj kun gumotuboj. Sube estas kesto por baterio.
Sistemo de Bell. Centre estas la "pendumila telefono" inter 2 elektromagnetaj telefonoj. La pendumila telefono staras sur tiu parto, kie la voĉo devas atingi la membranon, tial tio estas nevidebla.
Emile Berliner
Skeleta aŭ magnetopieda telefono de Ericsson de 1892. La piedoj estas la magnetoj de la krankinduktilo.
Kampa lignokesta telefono el la unua mondomilito

20-a jarcento

La virino telefonas per kandela telefono

Alia klasifikado

La supre menciita klasifikado estas tro scienca, precipe fakuloj uzas ĝin. Por la publiko oni faris la jenajn:

Komence la telefonoj fariĝis kun ligna kovraĵo kaj pendis ilin sur la muron. Ofte ili havis 2 aŭdilojn, ne por la 2 oreloj, sed la alian aŭdilon alia familiano uzis.

Baldaŭe parto da telefonoj fariĝis kun metala (kupra, fera) kovraĵo kaj metis ilin sur la tablon.

Bakelita aŭtomata tabla diska telefono

Komence de la 20-a jarcento la telefonoj fariĝis kun bakelita kovraĵo kaj metis ilin plej ofte sur la tablon. Ili estis nigraj, escepte ili fariĝis en aliaj koloroj.

Baldaŭe la telefonoj fariĝis kun plasta kovraĵo. Ili prezentiĝis en diversaj koloroj. Komence ili ofte rompiĝis, sed poste oni trovis tiujn plastojn, kiuj estis nerompeblaj.

Menciindaj telefonoj

Bakelittelefono de Ericsson
Butonara telefono de AT&T

Vortoj por respondi telefonvokon

En pluraj landoj oni respondas telefonvokon per vorto simila al la esperanta Ha lo!. Tian esprimon disvastigis precipe la angla vorto “Hello!”. Tiu saluto tamen estas neniel universala, kaj anstataŭ speciala salutvorto eblas ankaŭ alimaniere respondi: en iuj landoj (ekzemple en alemana Svislando) oni kutimas diri sian nomon, ĉu tutan, ĉu nur parton, kaj firmaoj kaj oficejoj ofte uzas sian nomon, eventuale aldonante salutvorton. En la svisa armeo ekzistas la regulo, ke oni devas respondi dirante la du lastajn ciferojn de la loka telefonnumero, tiel ke la korekta alvokanto konstatas, ke li elektis la ĝustan numeron, sed ŝpiono ne ricevas iun-ajn informon. La plej bona solvo estas diri sian nomon aŭ firmaon, ĉar kaze de fuŝkontakto tuj estas komprenata, ke la kontakto estas erara.

La hungaroj kredas en ĝi, ke "hello"" devenis el la hungara vorto "hallom" (=mi aŭdas ĝin). Laŭ tiu legendo Tivadar Puskás ofte uzis tiun vorton ĉe Edison. Laŭ aliaj informoj iomete simila vorto uziĝis en Nederlando, kiam iu staris ĉe riverobordo kaj laŭtvokis la pramiston: "venu ĉi tien!".

Ekzemploj pri salutvortoj en diversaj lingvoj:

Moderna sendrata telefono

Kaze de la poŝtelefonoj la kutimo ŝanĝiĝis. La vokito jam scias, kiu estas la vokanto (se ne estas kaŝita voko), tial laŭ tio komencas la parolon. Kelkaj ekzemploj:

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Alexander Graham Bell Laboratory Notebook, 1875-1876 (1875-1876). Alirita 2013-07-23.
  2. Brown, Travis. (1994) Historical first patents: the first United States patent for many everyday things, ‑a eldono, University of Michigan: Scarecrow Press, p. 179. ISBN 9780810828988.
  3. Puskás, Tivadar. Omikk.bme.hu. Alirita 2010-05-23.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo Ĉi tiu artikolo estis je la nekonata dato akceptita en la liston de legindaj artikoloj.