Ordinara junipero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Juniperus communis subsp. communis
en Nederlando | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Juniperus communis L. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ordinara junipero (Juniperus communis) estas specio el la genro junipero de la familio cipresacoj. Ĝi havas la plej grandan arealon el ĉiuj lignecaj plantoj tra la tuta malvarmeta Norda duonglobo, ekde suda Arkto, kaj en montaroj ĝis latitudo de 30°N, en Nordameriko kaj Eŭrazio.
Ĝi estas arbedo aŭ arbeto, tre variebla kaj ofte larĝ-disetendiĝanta, sed okaze atingante altecon de 10 metroj. Ordinara junipero havas pinglecajn foliojn, rozete triope ordigitajn ; la folioj estas verdaj, kun unuobla blanka stoma zono je la interna surfaco. La planto estas dioika, kun masklaj kaj inecaj strobiloj je apartaj individuoj, kiuj estas vente polenataj. La semaj strobiloj estas berecaj, grun-maturiĝantaj dum 18 monatoj ĝis purpur-nigraj kun blu-vaksa kovraĵo; ili estas sferaj, kun diametro de 4–12 mm, kaj kutime havas tri (foje ses) kunfandiĝitajn skvamojn, ĉiu skvamo kun unuobla semo. La semoj estas dissemitaj kiam birdoj manĝas la strobilojn, digestante la karnecajn skvamojn kaj eligante la durajn semojn en siaj ekskrecioj. La masklaj strobiloj estas flavaj, 2–3 mm longaj, kaj baldaŭ falas post eligado de siaj polenoj en marto-aprilo [2][3][4].
Kiel antaŭvideble pro la larĝa arealo, tiu holarktisa planto estas tre variebla, kun pluraj infraspeciaj taksonoj; limigo inter la taksonoj ĝis nun estas necerta, kun genetikaj donitaĵoj kiuj ne korespondas al morfologiaj [2][3][4][5][6][7][8][9].
Iuj botanikistoj pritraktas subsp. alpina je pli malalta rango de vario, en kiu kazo la ĝusta nomo estas Juniperus communis var. saxatilis Pallas,[3] kvankam la nomo Juniperus communis var. montana estas okaze citata; aliaj, precipe en orienta Eŭropo kaj Rusujo, kelkfoje konsideras ĝin kiel aparta specio J. sibirica Burgsd. (syn. J. nana Willd., J. alpina S.F.Gray)[10]. Juniperus communis estas unu el la plej longtempe en Irlando vivantaj plantoj[11].
La ordinara junipero estas ofte uzata en hortikulturo kiel ornama arbedo, sed estas tro malgranda por gravi koncerne la lignoproduktado. Tamen, en Skandinavujo, juniper-ligno estas uzata por fari etajn kvantojn de ujoj por konservi farmbien-produktojn kiaj buteron kaj fromaĝon, kaj ankaŭ por fabriki lignajn buter-tranĉilojn. Ĝiaj adstringaj blu-nigraj sem-strobiloj, ĝenerale nomataj "juniper-beroj", estas tro amaraj por krude manĝi kaj kutime estas vendataj sekigite, kaj uzataj por aromigi viandon, saŭcojn kaj farĉojn. Ili estas ĝenerale pulvorigataj antaŭ uzado por ellasi sian aromon. La strobiloj estas uzataj por aromigi ĝinon. Fakte, la vorto ĝino estas derivita el la franca por juniperbero genièvre, kiu estas la nomo por ĝino en Francujo. La slovaka nacia alkohola trinkaĵo borovička ankaŭ estas aromigita kun ekstrakto el juniperberoj. Ĉar tiuj ĉi havas fortan saporon, ili estas uzendaj ŝpareme. Ĝenerale ili estas uzataj por reliefigi viandon kun forta aroma, kia ĉasbestan, inkluzive ĉasbirdojn, aŭ langon. En Finnujo, junipero estas uzata kiel ŝlosila ingredienco por prepari sahti, tradician finnan elon. Ankaŭ Dioskorido (en De materia medica) mencias juniperberojn, kiam pulvorigite kaj aplikite je la peniso aŭ vagino antaŭ amoro, kiel kontraŭkoncipilo[12]. Juniperberoj longtempe estis uzataj kiel kuracilo ĉe multaj socioj. Juniperberoj reagas kiel forta urin-sistema seninfektigilo se konsumite, kaj estis uzataj de amerikaj indianoj kiel herbaj kuraciloj kontraŭ urin-sistemaj infekcioj. Okcidentaj triboj kunigis la juniperberojn kun radika ŝelo de berberiso en tizano por kuraci diabetulojn. Ankaŭ indianoj uzis juniperberojn kiel kontraŭkoncipilo [13].
La datumbaza enirejo inkluzivas mallongan pravigon pri la malpli zorgigeco por la konservado de la specio.