Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Corsican montane broadleaf and mixed forests [+] | ||||
La korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de la korsikaj altaltitudaj montaroj.
La ekoregiono kovras areon de 3 600 km2, proksimume 40% de la insula areo. Je pli malta altitudo la montarbaroj estas ĉirkaŭataj de la tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj. La plej altaj pintoj en la ekoregionoj estas Cinto-Monto (2 710 m) kaj Rotondo-Monto (2 625 m).
La ekoregiono ampleksas plurajn diferencajn arbarajn komunumojn, kiuj varias laŭ altitude kaj elmeto.
Pli malaltaj altitudoj estas okupitaj de arbaroj de ĉiamverdaj sklerofilaj kverkoj, inkluzive de la anzino (Quercus ilex) kaj la korkokverko (Q. suber).
Mezaj altitudoj superrege estas arbaroj de la pinastro (Pinus pinaster) alternantaj de arbaroj de miksaj foliaj deciduaj arboj, inkluzive de la lanuga kverko (Q. pubescens), la tigfrukta kverko (Q. petraea), la eŭropa ostrio (Ostrya carpinifolia), la korfolia alno (Alnus cordata) kaj la ordinara kastaneo (Castanea sativa).
Je la pli altaj altitudoj, arbaroj de la nigra pino (Pinus nigra subsp. salzmannii var. corsicana) superregas sur la pli varmaj suden-fruntantaj deklivoj, dum la blanka abio (Abies alba) kaj la eŭropa fago (Fagus sylvatica) prosperas sur la pli malvarmetaj norden-fruntantaj deklivoj. La pli altaj altitudoj estas sub-altmontaraj arbedaroj kun la verda alno (Alnus viridis), la ordinara junipero (Juniperus communis subsp. alpina), la sikomora acero (Acer pseudoplatanus), kaj arbareroj de la penda betulo (Betula pendula).