Manuel Halvelik (Kamiel Vanhulle) | |
---|---|
Astronomo, lingvisto kaj verkisto [1] | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Kamiel Vanhulle |
Naskiĝo | 1925 |
Morto | 2016 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | belgo (flandro) |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • astronomo |
Manuel HALVELIK (naskiĝis la 14-an de aprilo 1925, mortis la 29-an de junio 2016 en Antverpeno), pseŭdonomo de Kamiel Vanhulle, estis flandra astronomo, lingvisto kaj verkisto. Li estis multjara dungito de Grafika Centro Antverpeno, de Flandra Esperanto-Ligo kaj kunlaboranto de la magazino Monato.
Li interalie ellaboris tri fikciajn variantojn de moderna Esperanto, Sociolekta Triopo: dialekteskan (Popido), krimulslangan (Gavaro) kaj arkaikeskan (Arcaicam Esperantom).