Gavaro | |
Denaskaj parolantoj | verŝajne neniu |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata sed verŝajne ege malmulte |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | neniu |
Lingvaj kodoj | |
Gavaro (el la rusa verbo "paroli" говорить /ɡə.vɐ.ˈrʲitʲ/) estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (kies vera nomo estas Kamiel Vanhulle), kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Popido (do entute, tri "sociolektojn"). Halvelik vere ne volis krei novan internacian lingvon, sed provis doni al Esperanto (kaj ĉefe al tradukantoj) la "esprimeblecon de iu slango", t.e. multe malpli prestiĝan variaĵon de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo, malklerulo aŭ eĉ krimulo.
Male al Arcaicam Esperantom kaj Popido, la aŭtoro decidis ne tro tuŝi la gramatikon kaj la vortetojn sed profunde ŝanĝis la radikojn.
"Gavaro diferencas de la tradicia zamenhofa lingvo per apartaj vortaro, afiksaro, kaj esprimaro. La gramatiko male restas nepre la sama kiel antaŭe." Manuel Halvelik
Laŭ la aŭtoro mem, tradukante tekston al Gavaro oni devas respekti 2 principojn:
Preskaŭ ĉiuj reguloj estas senŝanĝaj, sed kelkaj ricevis aldono(j)n.
Anstataŭ finaĵo "-o", substantivoj povas ricevi "-umo".
Anstataŭ finaĵo "-a", adjektivoj povas ricevi "-ala"
Krom la tradiciaj numeraloj estis enkondukitaj Volapük-devenaj 1 bwal, 2 twel, 3 kwil, 4 fwol, 5 lwel, 6 mwel, 7 vwel, 8 zwul, 9 ĵwel, 10 dweg, 100 twum, 1000 mlat. (Vdu. Literumado, supre.)
Anstataŭ finaĵo "-i", infinitiva verbo povas ricevi "-izi".
Neologismoj estas la kerno de Gavaro.
La Esperanta(j) sufiksoj... | ...estas modifitaj al... |
---|---|
aĵ | of |
ist, ul, an, anto | ok |
in, istin, ulin, antino | un |
il | eŝ |
uj, ej | uĵ |
Gavaro ne rolas kiel vera aparta lingvo, sed provizas vortojn por efektigi lingvaĵon slanga.
"Ĝi estas aplikebla, laŭ la bezono aŭ la intenco, indiferente en fundamente koinea[1] kunteksto, aŭ en dialekta kunteksto[2], aŭ eĉ en arkaika kunteksto[3]. Slango ja aperas en tiuj tri sociolektoj." Manuel Halvelik
Ekzistas 4 radik-klasoj:
Estas 7 fontolingvoj por la Gavaro-vortoj: la angla, la araba, la franca, la hispana, la hebrea, la rusa kaj la svahila. Angla- kaj rus-devenaj vortoj estas la plej nombraj.
NB: La vorto "mojosa" (kreita en 2003) kongruas kun la vortfaradaj principoj de Gavaro (kiel akronimo de Modernaj Juna Stilo).