La elektoj de komitatanoj B de Komitato de UEA okazis en aprilo-majo 2010, kiam por 6 seĝoj kandidatiĝis 13 personoj: Marija Belošević (Kroatio), Paulo Branco (Belgio), Tomasz Chmielik (Pollando), Petr Chrdle (Ĉeĥio), Probal Dasgupta (Hinda Unio), Johan Derks (Nederlando), Mark Fettes (Kanado), Jukka Pietiläinen (Finnlando), Barbara Pietrzak (Pollando), Josip Pleadin (Kroatio), José Antonio Vergara (Ĉilio), Amri Wandel (Israelo) kaj Wu Guojiang (Ĉinio). Estis kandidatigita ankaŭ Lee Jung-kee (Korea Resp.), kiu tamen retiriĝis.
El 4801 individuaj membroj voĉdonis 1550 (32,3%).
Estis elektitaj la kandidatoj Mark Fettes (1010 voĉoj), Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732). Ne elektitaj estis Petr Chrdle (653), Jukka Pietiläinen (613), Marija Belošević (529), Tomasz Chmielik (491), Paulo Branco (443), Josip Pleadin (309) kaj Johan Derks (282).
En la komitato membris inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko:[1]
|