Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu ĉi artikolo pri Esperanto havas liston de fontoj, literaturo aŭ eksteraj ligiloj sed neniun aŭ nesufiĉajn referencojn. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante referencojn al fidindaj fontoj. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Aŭgusto 2017)
Komitato kunsidas en Roterdamo, UK 2008

La Komitato estas la supera gvid-organo de UEA.

Historio

Origine "Komitato" estis la nomo de la Estraro, sed en 1920 la nova statuto disigis inter Komitato kaj Komisiono (poste: Estraro). La Komitato ekde tiam kunvenas unufoje en la jaro, dum la Universala Kongreso (antaŭ 1934 dum la "Kongreso de UEA"). Dum la cetero de la jaro la Komitato laboras perpoŝte.

Laŭ la statuto de 1934, la Komitato nomiĝis enkonduke ankaŭ Centra Komitato de UEA (art. 36), kvankam la teksto cetere parolis nur pri Komitato.

La Ĝeneva UEA (1936-1947) havis ĝis 1938 nur "provizoran Komitaton", kiu funkciis samtempe kiel Estraro. Nur en 1938 estis elektita nova Komitato, kaj en 1939 nova Estraro. Internacia Esperanto-Ligo plufunkciigis la malnovajn UEA-komitatanojn kaj nur en 1938 elektis novan Komitaton.

Laŭ la nederlanda leĝo, asocio devas havi "kunvenon de membroj", kie kunvenas la membroj aŭ reprezentantoj de la membroj. Certajn decidojn povas fari nur tiu ĉi kunveno, ekzemple malŝarĝi kaj elekti la Estraron.

Elekto

La komitatanoj havas trijaran oficoperiodon. Ekzistas tri manieroj eniri la Komitaton:

Krome la kunsidojn partoprenas observantoj, kiuj reprezentas en la Komitato la landajn asociojn kun malpli ol cent membroj.

Superrigardon de komitatanoj la lastajn 33 jarojn vi trovas en komitatanoj 1986-2018.

Taskoj

La Komitato havas a) la rajtojn kaj devojn, kiujn la nederlanda leĝo donas al la "ĝenerala kunveno de membroj" (aŭ ties reprezentantoj), kiel ekz. elekti la Estraron, kaj b) ceterajn rajtojn kaj devojn donitajn de la statuto de UEA.

Eksteraj ligiloj