KAVA-PECH | ||
---|---|---|
Doc. Petr Chrdle | ||
Esperanto-eldonejo | ||
Komenco | 25-a de aŭgusto 1992 vd | |
Lando(j) | Ĉeĥio vd | |
Sidejo | Dobřichovice | |
Membro de | Association of Czech Booksellers and Publishers vd | |
Retejo | https://kava-pech.cz/#/eo/t/eo/ | |
Jura formo | natural person doing business according to the Trade Licensing Act not registered in the Commercial Register | |
KAVA-PECH (mallongigo el la ĉeĥa Kongresová a vzdělávací agentura Petra Chrdleho, esperante Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petr Chrdle) estas agentejo situanta en Dobřichovice (Ĉeĥio), posedata de la ĉeĥa esperantisto Petr Chrdle. Ĝi estis registrita kiel laŭleĝa eldonejo en 1992, tial ĝi tridekjariĝis en 2022. Ĝi tiam oni eldonis 235 librojn per propra ISBN, el kiuj ĉirkaŭ duono tuŝas Esperanton.[1]
La agentejo eldonas librojn en diversaj lingvoj, inter ili multajn esperantlingvajn (lernolibrojn, vortarojn, beletron, fakan literaturon; ankaŭ sub propra ISBN, laŭmende ĝi produktis ekz. PIV 2005). Precize pro tiuj libroj en Esperanto ĝi sukcesis kiel ĉeĥa eldonejo eksporti siajn librojn en plej eble granda nombro de landoj kiu ebligis la mencion en 2016 en la ĉeĥa libro de rekordoj[2].
Ĝi organizas ankaŭ karavanojn al Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj diversajn aliajn aranĝojn kiel IBIRE, KAEST, EKOTUR, InPaSem, aŭ por aliaj organizoj, ekz. OSIEK. KAVA-PECH prezentas siajn aktivecojn ankaŭ en interreto.
La agentejo prizorgas komune kun ĈEA ankaŭ retpaĝaron de la ĉeĥa esperantistaro.
(la listo ne estas kompleta)