Josef Kavka
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de aprilo 1922(nun 1922-04-25)
en Hořovice
 Ĉeĥio
Morto 14-an de junio 2019 (2019-06-14)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo • Altlernejo de Kemi-Teknologio ĉe Prago
Okupo
Okupo esperantistogeologo • petrologo • instruisto • fungosciencisto • botanikisto
vdr

Josef KAVKA (naskiĝinta la 25-an de aprilo 1922 en Hořovice - mortinta 14-an de junio 2019 en Prago) estis ĉeĥa sciencisto, geologo kaj petrologo, doktoro de natursciencoj, kandidato de la teĥnikaj sciencoj, multjara redaktoro de Scienca Revuo kaj Geologio Internacia, honora membro de ĈEA, ISAE kaj UEA.

Vivo

Li studis la pedagogian kaj geologian-geografian fakultatojn de Karola Universitato en Prago, estas kandidato de sciencoj en Ĥemia-teĥnologia Altlernejo.

Profesie li estis petrologo, profesoro en ministaj mezlernejoj en Duchcov, Prago kaj Kladno (li verkis plurajn lernolibrojn pri geologio por mezlernejanoj), poste estro de speciala geologia esplorado en la ŝtata entrepreno Geoindustria.

Li estas aŭtoro de preskaŭ tri centoj da verkoj plejparte sciencnivelaj, sed ankaŭ popularsciencaj kaj prilingvaj kaj aparte pri Esperanta terminologio. Neniam li forgesis ankaŭ en siaj nacilingve skribitaj verkoj aludi la rolon de Esperanto por la koncerna esploro.

Esperanta agado

Esperanton li ellernis en la jaro 1948, poste li fariĝis membro de ISAE.

Inter 1961 kaj 1973 li plenumis la taskon de landa delegito de ISAE, en 1965 li fondis Geologian Sekcion de ISAE kaj la periodaĵon Geologio Internacia, kiun li redaktis ekde la 1-a (1967) ĝis la 8-a volumo (1990). La 9-a GI-volumo estas aperinta sub lia redakto, kiel faka SR-kajero fine de 2001. Dum la jaroj 1971 ĝis 1980 ĝenerala sekretario de ISAE, ekde 1978 ĝis 1987 li tre altnivele redaktis la organon de ISAE Scienca Revuo kiel ĉefredaktoro, kaj ekde 1988 ĝis nun kiel kunredaktoro.

En la jaro 1964 la faka publikaĵo de Karola Universitato en Prago „Acta Universitatis Carolinae (Geologica)” unuafoje en la historio aperigis sciencan tekston en Esperanto, nome la studon de d-ro Josef Kavka: „K definici, rozdělení a názvo­sloví znělců” (Al la difino, klasado kaj nomenklaturo de la fonolitecaj vulkanrokoj) kun resumoj en la ĉeĥa, germana kaj hungara lingvoj.

En 1968 aperis la unua volumo 196-paĝa de Geologio Internacia, eldonita de la entrepreno Geoindustria, okaze de la Internacia Geologia Kongreso en Prago 1968.

En 1971 la eldonejo Kartografie eldonis esperantlingvan Poŝatlaso de la mondo, por kiu d-ro Josef Kavka esperantigis la mapojn kaj d-ro Tomáš Pumpr la tekstojn. Pri la geografia nomenklaturo en Esperanto ili aperigis ampleksan studon en Scienca Revuo, n-ro 1-2 en la jaro 1972.

En 1995 aperis lia verko „Ĉu leŭcito en Bohemio?”, kiun eldonis KAVA­PECH, kaj en 2004 aperis lia ĉeĥlingva studo ,,Leucit chybí v severočeské neovulka­nické oblasti" en informilo de regiona muzeo en Teplice kun esperantlingva resumo - en la artikoloj li pruvis, ke leŭcito mankas en la nordbohemia vulkanisma teritorio, kvankam dum longa tempo ekzistis mito pri ĝia ekzisto.

Verkoj

Artikoloj

Eksteraj ligiloj

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.