Gustav Meyrink | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gustav Meyrink | ||
Naskonomo | Gustav Meyer | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1868 en Vieno, Cislajtio, Aŭstrio-Hungario | |
Morto | 4-an de decembro 1932 (64-jaraĝa) en Distrikto Starnberg, Bavario, Germana Regno | |
Tombo | Distrikto Starnberg vd | |
Religio | budhismo • protestantismo vd | |
Etno | aŭstroj vd | |
Lingvoj | germana • angla vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • tradukisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • dramaturgo vd | |
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • hermetikismo • budhismo • teozofio vd | |
Aktiva en | Munkeno • Prago • Distrikto Starnberg • Aŭstrio-Hungario vd | |
Aktiva dum | 1901–1927 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Golem vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gustav MEYRINK [gustaf majrink], realnome: Gustav MEYER (naskiĝis la 19-an de januaro, 1868, mortis la 4-an de decembro, 1932) estis aŭstra verkisto kaj tradukisto.
Naskiĝinte en Vieno, li laboris dum kelkaj jaroj kiel bankisto en Prago. Ekde 1903 li agis kiel ĉefredaktoro ĉe la Viena satira revuo Der liebe Augustin, krome li kontribuis al la revuo Simplicissimus. Ekde 1907 li loĝis en Munkeno kaj ekde 1911 en Starnberg, Bavario. En la jaro 1927 li konvertiĝis de la protestantismo al la budhismo. Li mortis en Starnberg.
La verkaro de Meyrink konsistas el satiraĵoj kontraŭ la filistraro siatempa kaj el fantasto. Krome li tradukis verkojn de Charles Dickens kaj Rudyard Kipling.