Carmel Mallia
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1929 (1929-11-09) (94-jaraĝa)
en Qormi
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Malto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1960–)
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carmel MALLIA (naskiĝis en 1929) estas malta esperantisto.

Mallia esperantistiĝis en 1960. Li akiris la altgradan diplomon en Esperanto de la Brita Esperanto-Asocio. Li verkas en Esperanto kaj en la jenaj lingvoj: malta, angla kaj franca; li krome verkis poemojn en la itala. Li verkis en la malta 4 historiajn romanojn kaj diversajn poemarojn. Eseisto kaj en la malta kaj en Esperanto. Multjara kunlaboranto de la revuo Monato.

Prezidanto de la Malta Esperanto-Societo, membro-fondinto de EVA, membro-fondinto de la Internacia Naturkuraca Asocio, membro-delegito de UEA, akademiano.

Li prelegis pri la malta historio en la UK en Pollando (1987), en la UK de Montpeliero (1998) kaj en la ekumena kongreso IKUE-KELI en Rimini (2003) pri la malta pastro-poeto Dun Karm.

Li doktoriĝis pri literaturo, naturkuracado kaj bibliaj studoj; B.A. (Hons) de la londona universitato pri la franca lingvo; studis filozofion en Francujo. Krom kvar historiaj romanoj en la malta ankoraŭ ne publikigitaj, kaj krom tri maltaj originalaj poemaroj, kaj poemaroj en la franca kaj en la angla,

Ĉefaj verkoj en aŭ pri E-o

[redakti | redakti fonton]

Aliaj

[redakti | redakti fonton]

Kontribuis al BA2 kaj BA3, kaj al 'Literatura Foiro'.

Honorigoj

[redakti | redakti fonton]

Honorigita per "Cavaliere di Sicilia" en la jaro 2017, jen la raporto pri tio en la malta gazeto "Times Malta" (la 24a de decembro 2017): [1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://www.timesofmalta.com/articles/view/20171224/community/cavaliere-di-sicilia-title-for-esperanto-academy-member.666397