Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Brita Esperanto-Asocio
esperanto-organizaĵo
Komenco 1904 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
vdr
emblemo de la aldona bonfara asocio Esperanto-Asocio de Britio de 2012

Brita Esperanto-Asocio, antaŭ la Dua Mondmilito ofte ankaŭ nomita Brita Esperantista Asocio,[1] estas asocio por subteno de Esperanto en Britio, fondita en 1904. La organizaĵo aliĝis al UEA en 1933.

En 1976 fondiĝis Esperanto-Asocio de Britio kiel registrita bonfara asocio surbaze de Brita Esperanto-Asocio.

En la fruaj 1970-aj jaroj Brita Esperanto-Asocio alstrebis signife influi la publikan opinion interalie gajninte apogon por Esperanto en la brita parlamento kie fondiĝis Parlamenta Esperanto-Grupo el ĉiuj politikaj partioj kiu fariĝis la plej granda parlamenta grupo, inkluzive de la partio de la tiama ĉefministro Harold Wilson[2].

Referencoj

  1. La formo Brita Esperantista Asocio jen ekzemple estas uzita en recenzo pri publikigaĵo de la asocio en la revuo Esperanto de 1922, paĝo 63.
  2. (eo) Ian Fantom, Vizaĝlibre, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 2327 (12-2021)

Eksteraj ligiloj