![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon ZEN. |
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Zeno (japane
Ĝi estas budhisma skolo, kiu naskiĝis en Ĉinio ĉirkaŭ la epoko de la dinastio Tang kiel branĉo Ĉan, aparte disvolviĝinta en Japanio, de mistika komunikiĝo kun la naturo, ekster ĉia intelekta aktiveco.[2] Al Japanio ĝi venis el Ĉinio en la jaro 538, kaj plej multe ĝin disvastigis Eisai (1141-1215). El Ĉinio, zeno disvastiĝis suden al Vjetnamio, norden al Koreio kaj orienten al Japanio.
Zeno similas al jogo, por detrui la internan memon de la konsekrata persono servas koncentriĝo al nesolvebla demando (koano). Ĝi karakteras per la praktiko de meditado en la lotusa teniĝo (Japane, zazen; Ĉine, co-ĉ'an kaj la uzado de koan (Ĉine, kung-an), same kiel la lumiga (kleriga) sperto de satori (spirita vekiĝo).
Zeno estas esperanta vorto transprenita el la japana nomo de la tradicio. Ankaŭ la moderna angla vorto zen (kaj ankaŭ similaj en aliaj lingvoj) havas la saman originon. Tamen la radikoj de la tradicio, kaj de la vorto, estas en barata budhismo, en Sanskrito: dhyāna ⟨ध्यान⟩, kaj en Palio: jhāna ⟨झान⟩, termino signifanta meditadon. Tiu vorto estis pruntita en la ĉinan lingvon, kie ĝi nun havas la formon ch'an (Wade-Giles) aŭ chán (pinyin) (禪). Pli malfrue la ĉinan vorton transprenis la vjetnama kiel thien, la korea kiel seon (선), kaj la japana lingvo kiel zen (禅). En la orientaziaj lingvoj, la nomoj volas diri "meditado" ĝenerale; en la hindaj tamen, jhāna/dhyāna signifas tre altan nivelon de koncentrado, helpa sed ne sufiĉa por la fina liberiĝo.
La praktiko de djano aŭ meditado, speciale sidanta meditado (坐禪,ĉine: zuòĉán, japane: zazen / ざぜん) estas centra parto de Zen-Budhismo.[3]
La praktiko de Budhisma meditado originiĝis en Hindio kaj por la unua fojo eniris en Ĉinion tra la tradukoj de An Ŝigao (fl. ĉ. 148–180 n.e.), kaj Kumaraĝivo (334–413 n.e.), kiuj ambaŭ tradukis Dhyāna sutrojn, kiuj estis influaj fruaj meditadtekstoj bazitaj ĉefe sur Jogacara, nome instruoj de joga praktiko en Kaŝmira Sarvāstivāda ĉirkaŭ 1a–4a jarcentoj n.e.[4] Inter la plej influaj fruaj ĉinaje meditadtekstoj estas la Anban Ŝouji Jing (安般守意經, sutro pri ānāpānasmṛti), la Zuoĉan Sanmei Jing (坐禪三昧經,sutro de sidanta dhyāna samādhi) kaj la Damoduoluo Ĉan Jing (達摩多羅禪經,[5] Dharmatrata dhyāna sutra).[6] Tiuj fruaj ĉinaj meditadverkoj plue faris influon super la Zen-practikon eĉ ĝis la moderna epoko. Por ekzemplo, la Rinzai Zen-majstro Tōrei Enji de la 18-a jarcento verkis komentarion pri la Damoduoluo Ĉan Jing kaj uzis la Zuoĉan Sanmei Jing kiel fonto por la verkado de tiu komentario. Tōrei kredis, ke la Damoduoluo Ĉan Jing estis verkita de Bodidarmo.[7]
Kvankam Djano striktsence referencas la kvar dhyānas, en Ĉina Budhismo, dhyāna povas ankaŭ referenci Kammaṭṭhāna, nome variajn tipojn de meditadteknikoj kaj ties preparpraktikojn, kiuj necesas por praktiki dhyāna.[8] La kvin ĉefaj tipoj de meditado en la Dhyāna sutroj estas ānāpānasmṛti (spirkonscio); paṭikūlamanasikāra meditado (konscio pri malpureco de la korpo); maitrī meditado (am-afableco); la kontemplado de dek du ligiloj de pratītyasamutpāda; kaj Buddhānusmṛti (kontemplado de Budho).[9] Laŭ moderna Ĉan-majstro Ŝeng Jen, tiuj praktikoj estas referencataj kiel "kvin metodoj por trankviligi aŭ pacigi la menson" kaj utilas por fokuzi kaj purigi la menson, kaj subtenas la disvolvigon de stadioj de dhyana.[10] Ĉan ankaŭ kunhavas la praktikon de Satipatthana (kvar fundamentoj de konscio) kaj de la Tri Pordegoj de Liberigo (malpleneco aŭ śūnyatā, sensignifo aŭ animitta, kaj sendezireco aŭ apraṇihita) ĉe frua Budhismo kaj klasika Mahajano.[11]
Laŭ Charles Luk, en la plej fruaj tradicioj de Ĉán, ne estis fiksa metodo aŭ formulo por instrui meditadon, kaj ĉiuj instruoj estis simple heŭristikaj metodoj, por indiki la Svasaṃvedana (naturon de la menso, konata kiel Buddha-naturo).[12] Laŭ Luk, tiun metodon oni referencas kiel la "Mensa Darmo", kaj ĝi ekzempliĝas en la historio (en la Florprediko) de Śākyamuni Buddha tenante floron silente, kaj Mahakaŝjapo ridetante ĉar li komprenis.[12] Tradicia formulo de tio estas, "Ĉán indikas rekte al la homa menso, por ebligi homojn vidi sian veran naturon kaj iĝi budhoj."[13]
Laŭ John McRae, "unu el la plej gravaj temoj en la disvolviĝo de la frua Ĉ'an doktrino estas la malakcepto de tradiciaj meditadteknikoj," tio estas, laŭgrada mem-perfektigo, praktikoj de kontemplado de la korpaj malpuraĵoj kaj la kvar fundamentoj de la konscio.[14] Laŭ John R. McRae la "unua eksplicita aserto pri la subita kaj rekta alproksimiĝo al tio kio estos la mejloŝtono de la Ĉ'an religia praktiko" estas asocia kun la Skolo de la Orienta Monto.[15] Ĝi estas metodo nomita "Propra eltenado sendubemo" (ŝou-i pu i, 守一不移),[15] estante propra aludo al la Svasaṃvedana (naturo de menso), kio estas egala al Budha-naturo.[16] Laŭ Sharf, en tiu praktiko, oni turnas la atenton el la objektoj de la sperto al la Svasaṃvedana (naturo de menso), nome perceptado de la subjekto mem, kio estas egala al la Budha-naturo.[17] Laŭ McRae, tiu tipo de meditado similas al la metodoj de "preskaŭ ĉiuj skoloj de Mahāyāna Budhismo," sed diferencas en tio ke "oni ne havigas preparajn postulojn, nek moralajn antaŭkondiĉojn aŭ antaŭezkercojn," kaj ĝi okazas "sen paŝojn aŭ gradaĵojn. Oni koncentriĝas, komprenas kaj estas lumigitaj, ĉio en unu nediferencata praktiko."[15]Tio por la unua fojo aperas en ĉina tekxto nomita Ju-tao an-hsin yao-fang-pien fa-men (JTFM, Instruoj pri esencaj aferoj por trankviligi la menson kaj aliri al la vojo), ĝi mem parto de Leng Ĉ'ieh Ŝih TZu Ĉi (Registroj de la Majstroj de Lankavatara).[15] La Registroj de la Majstroj de Lankavatara asociiĝas kun la frua Ĉan tradicio konata kiel "Skolo de la Orienta Monto" kaj estis datita de ĉirkaŭ 713.[18] Sharf notas, ke la nocio de "Menso" estis kritikita de radikalaj sekvantoj, kaj estis anstataŭita per "Ne Menso," por eviti aĵigojn.[19]
Fruaj tekstoj Ĉan instruas formojn de meditado kiuj estas unikaj en Mahajana Budhismo, por ekzemplo, la Traktaĵo pri la Esencoj Kultivadi la Menson, kiu priskribas la instruojn de la Skolo de la Orienta Monto de la 7-a jarcento, montras rigardon al sundisko, simila al tiu instruita en la Amitayurdhyana Sutra aŭ sutro de la Kontemplado de Budho Amitáyus.[20]
Postaj ĉinaj budhistoj disvolvis siajn proprajn meditadgvidilojn kaj tekstojn, unu el kiuj plej influa estis la verko de Ĵiji, patriarko de la skolo Tiantai. Liaj verkoj ŝajne faris ioman influon super la plej fruaj meditadgvidiloj de la propra skolo Ĉán, el kiuj frua verko estis la tre amplekse imitita kaj influa Co-ĉan-i (Principoj de sidmeditado, ĉirkaŭ la 11a jarcento), kiu ne skizas "vipassana" praktikon kiu konduku al saĝeco (prajña), sed nur rekomendas praktiki "samadhi", kio kondukos al la malkovro de Hongaku aŭ esenca saĝeco jam ĉeestanta en la menso.[21]
Laŭtradicie pr. 520 p.K. Bodidarmo, la 28-a majstro en Hindia sinsekvo, kunportis el Irano en Ĉinion skolon "Lankā", kiu estus fundamento de Chán. Tamen la vera fondinto estis Hongren (602-674).
En Japanio la plu ekzistantaj Zen-skoloj estas: Rinzai, Sōtō, kaj Ōbaku. Nomita laŭ ties ĉina majstro Linji (japane: Rinzaj), Rinzaj-skolo enkondukitis Japanion en 1191 fare de Eisai, kies disĉiplo Dōgen el tio evoluigis la skolon Sōtō-Zen. Ōbaku enigitis en 17-a jarcento de Ingen, ĉina monaĥo.