![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wiedlisbach (stacidomo). |
Wiedlisbach | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen |
Koordinatoj | 47° 15′ 0″ N 7° 38′ 42″ O / 47.25000 °N, 7.64500 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 0″ N 7° 38′ 42″ O / 47.25000 °N, 7.64500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2167 |
Areo | 7,50 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4537 |
Komunumkodo | 0995 |
![]() | |
Wiedlisbach estas historia urbeto kaj estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Wiedlisbach situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso, sur ebenaĵo norde de la rivero Aro. La komunumo konistas el la historia urbeto Wiedlisbach, la vilaĝeto Dettenbühl kaj la setlejoj Rütihof, Wehribach, Walki, Niederfeld kaj Einisfeld.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,50 km², de kiuj 28,5% estas kovritaj de arbaro, 48,4% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]
La komunumo Wiedlisbach limas en nordo al Rumisberg, en nordoriento al Oberbipp, en sudoriento al Walliswil ĉe Niederbipp, en sudo al Wangen ĉe Aro, kaj en okcidento al Attiswil.
Tra Wiedlisbach pasas la kantona ĉefvojo 5 respektive 12 de Olten respektive Bazelo al Soloturno. En sudo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alvetureblo. Krome de Wiedlisbach kondukas konekta vojo tra Wangen al kantona ĉefvojo n-ro 1. Tra la komunumo pasas tramlinio de Niederbipp al Soloturno kun stacidomo sur la komunuma teriotrio kaj buslinio de Farnen al Wangen.
La unua mencio de Wiedlisbach kiel urbo datiĝas el la jaro 1275. En la jaro 1396 la urbeto ricevis la rajton organizi semajnan merkaton.[2]
|