Vinagro (el antikva franca lingvo vinaigre por "acida vino") estas acida likvaĵo uzata por gustigi manĝaĵon. Ĝi estas farata de la oksidigo de etanolo en biero, vino, cidro, aŭ similaĵo. Ankaŭ popularaj estas aliaj specoj de vinagro, kiel poma, malta kaj balzamvinagro. Vinagro ofte estas 5% aceta acido, kaj naturaj vinagroj ankaŭ enhavas iometon da tartara acido, citrata acido, kaj aliaj.
Vinagro estas unu de plej antikvaj produktoj de fermentado. Ĝi estis konata en Babilonio (farita el daktiloj), en antikvaj Ĉinio kaj Japanio. Ĝin mencias la Biblio (ekzemple, Nom. 6:3) kaj la Sunao (la hadito 737 en "Ĝardenoj de la virtuloj", kie Mohamedo nomas ĝin belega spico). Oni uzis vinagron ankaŭ por desinfekto, en higieno kaj medicino.
En la 19-a jarcento ekzistis speciala ilo por determini la fortecon de vinagro, nomita acetometro.
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.