Villanueva de la Vera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio • urbeto | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10470 | ||
Retpaĝaro | www.mataro.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Antonio Rodriguez Calzada (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 108 (2009) | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 8′ N, 5° 28′ U (mapo)40.130555555556-5.4638888888889 [+] | ||
Alto | 498 m [+] | ||
Areo | 132 km² (13 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de la Vera [+] | |||
Villanueva de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas villanovenses aŭ veratos. La censita populacio en 2009 estis 2 108 loĝantoj.
Villanueva de la Vera estas situa en la plej nordorienta parto de Ekstremaduro en la plej orienta pinto de la komarko aŭ distrikto La Vera, je altitudo de 498 m; la pleja alto estas de 2271 m, en Casquero de Peones kaj la pleja malalto estas de 260 m en la rivero Tiétar. Pro tio la deklivo de la municipa teritorio estas de 2011 m. Ĝi situas je 153 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 213 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 132 km². Ĝi limas okcidente kun Valverde de la Vera (3 km) kaj oriente kun Madrigal de la Vera (10 km).
Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo ĉefe pro naturaj vidindaĵoj kiaj gorĝoj kaj kanjonoj.
Oni fondis la domaron per reloĝigado fine de la 12a kaj komence de la 13a jarcento. Tiam la teritorio dependis de Plasencia, sed poste apartenis al la familio Monroy. En la 15a jarcento al la grafoj de Nieva.
Katolika preĝejo de Senmakula koncipiĝo. Famega festo en karnavalo konata kiel Peropalo.