La ventro (aŭ abdomeno) estas parto de la vertebrula korpo inter la brusto kaj la pelvo, en kiu troviĝas internaj organoj: stomako, hepato, lieno, pankreato, renoj, intestoj, urina veziko, utero, ovarioj, prostato.
Ĝi estas ankaŭ la malantaŭa parto ĉe insektoj kaj aliaj bestoj.
Ekzistas pluraj proverboj pri ventro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
| „ Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas. ” |
|
|
| „ Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. ” |
|
|
| „ Ventro malsata orelon ne havas. ” |
|