Usona Kininstituto | ||
---|---|---|
kina lernejo • privata neprofitcela lernejo • kina organizaĵo • organizaĵo pri edukado | ||
Komenco | 1967 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Los-Anĝeleso | |
Adreso | 2021 N Western Ave, Los Angeles, CA, 90027-1625 | |
Poŝtkodo | 90027-1625 | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La American Film Institute (AFI, trad. Usona Kininstituto) estas kinorganizaĵo kiu edukas filmfaristojn kaj honoras la heredon de kinartoj en Usono. AFI estas subtenita de privata fonduso kaj de publika membraro.
La instituto estas komponita de estroj de la komunumoj de kino, distrado, negoco kaj universitatoj. Gvidas la organizon stabanaro de Board of Trustees proparolita de Sir Howard Stringer kaj de Board of Directors estrita de Robert A. Daly, kio estas regita de Prezidento kaj CEO Bob Gazzale (Oktobro 2014). Antaŭaj estroj estis fonda direktoro George Stevens, Jr. (el 1967 al 1980) kaj Jean Picker Firstenberg (el 1980 al 2007).[1]
La agado de la Instituto funkcias pere de diversaj programoj kiuj disvastigas materialon kiel la 100 Jaroj... 100 Steluloj de AFI. Inter lernantoj de la Instituto troviĝas gravaj reĝisoroj kaj aktoroj de la usona kinindustrio.