|
UTC−03:30 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de tri kaj duona horoj al la Universala Tempo Kunordigita. Estas krome konata kiel NST (Newfoundland Standard Time).
UTC−3:30 estas uzata en jenaj teritorioj:
La kanada provinco Novlando kaj Labradoro estas unu el regionoj de la mondo kie tempodiferenco kun UTC estas ona. La provinco situas en la horzono UTC-4, sed ĝia orienta parto (Novlando) tre proksimas al la limo de la horzono, tial la loka tempo en orienta parto de la provinco pli korelacias al la tempo UTC−3:30.
En Novlando kaj Labradoro aplikatas somera tempo; tiam la provinco transiras en la horzonon UTC-02:30. Do, UTC-03:30 estas uzata nur kiel vintra tempo.