Thabo Mvuyelwa Mbeki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Thabo Mbeki
| |||||
Persona informo | |||||
Thabo Mvuyelwa Mbeki | |||||
Naskiĝo | 18-an de junio 1942 en Idutywa, Sud-Afriko | ||||
Lingvoj | afrikansa vd | ||||
Ŝtataneco | Sud-Afriko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Sussex | ||||
Partio | ANK | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Govan Mbeki vd | ||||
Patrino | Epainette Mbeki vd | ||||
Gefratoj | Moeletsi Mbeki vd | ||||
Edz(in)o | Zanele Dlamini | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ekonomikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Prezidento de Sud-Afriko | |||||
Dum | 14-a de junio 1999 – 24-a de septembro 2008 | ||||
Vicprezidento | Jacob Zuma Phumzile Mlambo-Ngcuka | ||||
Antaŭulo | Nelson Mandela | ||||
Sekvanto | Kgalema Motlanthe | ||||
20-a Ĝenerala Sekretario de Senalianca Movado | |||||
Dum | 14-a de junio 1999 – 25-a de februaro 2003 | ||||
Antaŭulo | Nelson Mandela | ||||
Sekvanto | Mahathir bin Mohamad | ||||
Vicprezidento de Sud-Afriko | |||||
Dum | 1996 – 1999 | ||||
Prezidento | Nelson Mandela | ||||
Antaŭulo | Frederik Willem de Klerk | ||||
Sekvanto | Jacob Zuma | ||||
Kun-vicprezidento de Sud-Afriko | |||||
Dum | 1994 – 1996 Komune kun Frederik Willem de Klerk | ||||
Prezidento | Nelson Mandela | ||||
Antaŭulo | neniu | ||||
Sekvanto | Li sola | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thabo Mvuyelwa MBEKI (naskiĝis la 18-an de junio 1942) estis la prezidanto de la Sud-Afrika Respubliko.
Li naskiĝis en Transkei-a regiono de Sud-Afriko, estis filo de Govan Mbeki (1910–2001), forta apoganto de la Afrika Nacia Kongreso (mallongigo ANC laŭ la angla) kaj de la Sud-Afrika Komunista Partio. Mbeki havas la gradon de magistro pri ekonomio ĉe la Universitato de Sussex.
Oni kritikas Mbekin pro lia aidosa politiko, precipe lia defendo (aprilo de 2000) de malgranda grupo de disidentaj sciencistoj kiuj asertas, ke HIV ne estas la kaŭzo de aidoso. (Vidu aidoso-retaksado.) Kvankam aidoso-aktivuloj aplaŭdis lian registaron pro sukcesa leĝa defendo (aprilo de 2001) de pli malmultekostaj aidoso-drogoj kontraŭ proceso de transnaciaj drogkompanioj, tamen oni akuzas lian registaron pro nesufiĉa respondo al la epidemio, kiu nun tuŝas dekonon de la sud-afrika popolo. Nun Sud-Afriko havas pli kompletan ortodoksan planon batali HIV kaj aidoson. La sanplano kreiĝis de doktoro Manto Tshabalala-Msimang, kiu servas kiel ministro pri sano ekde decembro de 2000.