Strakonice | |||
germane Strakonitz | |||
urbo | |||
Kastelo en Strakonice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Strakonice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Strakonice | ||
Administra municipo | Strakonice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Blatna montetaro | ||
Memorindaĵo | Strakonice burgo | ||
Riveroj | Otava, Volyňka | ||
Situo | Strakonice | ||
- alteco | 393 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 15′ 41″ N 13° 54′ 08″ O / 49.26139 °N, 13.90222 °O (mapo) | ||
Areo | 34,67 km² (3 467 ha) | ||
Loĝantaro | 22 583 (2023) | ||
Denseco | 651,37 loĝ./km² | ||
Fondo | 12-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 386 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0316 | ||
NUTS 5 | CZ0316 550787 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 29 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.strakonice.eu | |||
![]() |
Strakonice estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 22 583 loĝantoj (2023). Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando, en Sudbohemia regiono, ĉe kunfluejo de riveroj Otava kaj Volyňka. Ĝi famas precipe pro sia burgo kaj sia sakfajfista tradicio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Krty-Hradec, Radošovice, Pracejovice, Katovice, Nebřehovice, Slaník, Mutěnice, Droužetice, Čejetice, Řepice, Sousedovice, Štěkeň kaj Přešťovice.
La unua mencio pri Strakonice aperas komence de la 13-a jarcento, kiam tie en 1220-1235 estis konstruita burgo. Ĝi estiĝis urbeto en 1300 - konsistigis ĝin la tn. Suba (aŭ Malpli granda) urbo kun laŭlonga placo, situanta sub la burgo sur la insulo en Otava, kaj sekve ankaŭ Supra urbo sur la maldekstra bordo de la rivero, kies centro same estis laŭlonga placo. Strakonice akiris urbajn rajtojn en la jaro 1367, ekde la jaro 1402 posedis ĝin johanitoj, kiuj donis al ĝi multajn privilegiojn. Ekonomia prospero en la 16-a jarcento estis interrompita de la tridekjara milito, dum kiu la urbo estis sufiĉe damaĝita. La nova ondo de ekonomia evoluo venis en la 18-a jarcento. En la jaro 1649 estis fondita bierfarejo (ĝis hodiaŭ funkcianta), disvastiĝis hejma trikproduktado (ŝtrumpoj, ĉapoj), kies tradicio estas daŭrigata ĝis nuntempo. En la jaro 1812 komencis labori la unua fezfarejo, ĉirkaŭ la jaro 1900 oni jam eksportis 400 000 dekduojn da fezoj plejparte ĝis Turkio, Hindio, Arabio kaj Egipto. En la jaro 1919 estis fondita fabriko por bicikloj kaj motorcikloj, fabrikanta nun konsistaĵojn por aŭtomobilindustrio.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 183 |
1880 | 5 835 |
1890 | 8 733 |
1900 | 8 789 |
1910 | 8 715 |
1921 | 7 723 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 883 |
1950 | 11 743 |
1961 | 14 022 |
1970 | 17 514 |
1980 | 22 611 |
1991 | 24 705 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 23 800 |
2014 | 22 922 |
2016 | 22 902 |
2017 | 22 908 |
2018 | 22 888 |
2019 | 22 754 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 22 646 |
2021 | 21 909 |
2022 | 22 214 |
2023 | 22 583 |
Tra Strakonice gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 190 de Plzeň al České Budějovice.