Settat | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo municipo de Maroko urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 142 250 (2014) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 0′ N, 7° 37′ U (mapo)33.002319-7.619801Koordinatoj: 33° 0′ N, 7° 37′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 290 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Settat [+] | |||||
Settat arabe: سطات estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Maroko.
Settat situas en montareta regiono en la centra sekcio de la lando sude de Kazablanko. Tiu urbo situas 57, Marakeŝo 146 km.
Settat iĝis administra centro en la frua 13-a jarcento, pro ĝia strategia pozicio kiel neevitebla trairejo inter nordo kaj sudo. En la 18-a jarcento la urbo alportis ordon kaj sekurecon por la vojaĝantoj.
Dank' al la riĉeco de la grundo, ĝi ankaŭ prosperis dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiel grava komercocentro por agrikulturaj produktoj. Tio estis allogaĵo de judoj, kiuj ekloĝis amase en la najbareco. En la frua 20-a jarcento la urbo trovis sin sub dominado de francoj. En la 1990-aj jaroj Settat ricevis universitaton.
Settat estas ligita kaj per aŭtovojo kaj per fervojo al Rabato kaj Marakeŝo.