Samuel Klingenstierna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1698 | ||||
Morto | 3-an de novembro 1765 (67-jaraĝa) en Stokholmo | ||||
Tombo | preĝejo de Lovö vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo • Universitato de Marburg vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Klingenstierna vd | ||||
Edz(in)o | Ulrika Klingenstierna vd | ||||
Parencoj | Zacharias Klingius • Samuel Enander vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • fizikisto • universitata instruisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Christian Wolff vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samuel Klingenstierna (1698-1765) (* Linköping, en la 18-a de aŭgusto 1698 - Upsalo, en la 26-a de oktobro 1765)[1][2] estis sveda matematikisto kaj fizikisto, kiu estis la unua kiu montris la malprecizecojn en la ideoj de Isaac Newton pri la lumrefrakteco. Liaj skriboj instigis la anglan optikiston John Dollond (1707-1761)[3] al similaj esploroj kondukante lin al la unuaj akromataj lensoj.
Klingenstierna unue studis juron en la Universitato de Upsalo kaj li estis sekretario de la sveda trezoro, tamen, li havis permeson por daŭrigi siajn studojn pri filozofio kaj sciencoj en la universitato. En 1727, li stipendie vojaĝis al Eŭropo, ĉefe al Marburgo kie li konatiĝis kun Christian Wolff kaj Johann Bernoulli en Bazelo. Post lia reveno, en 1728, li fariĝis profesoro de matematiko en la Universitato de Upsalo kaj en 1750, profesoro pri fiziko. Inter 1756 kaj 1764 li estis profesoro da la sveda kronprinco, la estonta Gustavo la 3-a.