Emblemo de S-Bahn en Germanio kaj Svisio Emblemo de S-Bahn en Aŭstrio Komparo de metroo kaj S-Bahn: Metroo-linioj ekzistas memstare kaj ne konektas vilaĝojn ĉirkaŭ urbo. S-Bahn linioj konektas vilaĝojn ĉirkaŭ urbo kaj krom tio ekzistas kutime kelkaj stacidomoj en urbcentro, inter kiuj povas vojaĝantoj uzi iu ajn linion de S-Bahn. S-Bahn estas nomo de sistemo de urba kaj apudurba fervojo, kiu estas parto de apudurba kaj urba amasa transporto . Nomo S-Bahn estas uzata en germanlingvaj landoj. La nomo devenas de la germana lingvo kiel mallongigilo de Stadtschnellbahn (urba rapidfervojo ), Stadtbahn (urba fervojo ) aŭ Schnellbahn (rapidfervojo) .
Nuntempe ekzistas 6 sistemoj S-Bahn.
S-Bahn de Karintio
S-Bahn de Salzburg
S-Bahn de Stirio
S-Bahn de Tirolo
S-Bahn de Vieno : la plej granda kaj samtempe la plej malnova. Lanĉita en jaro 1964 , sed maljam de jaro 2005 oni ekuzis nomon S-Bahn.
S-Bahn de Vorarlbergo
En Ĉeĥio ekzistas du regionaj sistemoj de apudurbaj trajnoj kun nomo Esko : en Moraviasilezia regiono kaj en Mezbohemia regiono . Linioj de trajnoj uzas markon S (personaj trajnoj) kaj R (por senhaltaj trajnoj kaj rapidtrajnoj). Tiu ĉi sistemo de markado estas uzata ankaŭ en Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono , sed la linioj ne havas oficialan nomon Esko.
S-Bahn -sistemoj en GermanioS-Bahn-sistemoj:
Berlino
Bremen
Dresden
Hamburgo
Hannover
Karlsruhe
Leipzig-Halle
Magdeburg
München
Nürnberg
Rhein-Main
Rhein-Neckar
Rhein-Ruhr
Rhein-Sieg
Rostock
Stuttgart planata:
Augsburg
Mitteldeutschland
Ulm/Neu-Ulm
Vidu ankaŭ: U-Bahn-sistemoj en Germanio