Rumia | ||
Flago | Blazono | |
urba komunumo • urbeto | ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Rumi | |
Provinco | Pomerio (provinco de Pollando) | |
Distrikto | Distrikto Wejherowski | |
Komunumo | Rumia | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Aglomeraĵo | 130000 (Malgranda Kaŝuba Triurbo) | |
Urborajtoj | 1954 | |
Koordinatoj | 54° 34′ N, 18° 24′ O (mapo)54.56666666666718.4Koordinatoj: 54° 34′ N, 18° 24′ O (mapo) | |
Areo | 32,86 km² | |
Loĝantaro | 44156 (en 2004) | |
Loĝdenso | 1 343,8 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 84-230 | |
Telefona antaŭkodo | 58 | |
Aŭtokodo | GWE | |
TERYT | 6222915021 | |
Estro | Elżbieta Jolanta Rogala-Kończak (legu: Elĵbjeta Jolanta Rogala-Konjĉak) | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Sobieskiego 7 | |
Poŝtkodo de estraro | 84-230 | |
Telefono de estraro | 58 671-94-52 | |
Fakso de estraro | 58 671-94-17 | |
Ĝemelaj urboj | municipo Hultsfred (Svedio), Le Creusot (Francio) | |
Komunuma retejo | http://www.rumia.pl | |
Rumia (prononcu: Rumja) (kaŝube: Rëmiô; germane: Rahmel) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al Komunumo Rumia en distrikto Wejherowski. Urborajtoj de la jaro 1954. Rumia kun Wejherowo kaj Reda apartenas al la Malgranda Kaŝuba Triurbo. Dum la jaroj 1975 - 1998 la urbo apartenis al la Gdanska Vojevodio, poste al la Pomeria Vojevodio. La 30-an de junio 2012 estis pli ol 47 mil da loĝantoj - do Rumia evidente estas la plej granda urbo en Pollando kiu ne estas la sidejo de la distrikto.
En la loka setlejo (esplorfosadejo) oni trovas ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (600-400 jaroj a.K.). La frua ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero.
Dum la jaroj 1223 - 1224 – estas la unua mencio en ne precize datita dokumento, en kiu pomeria princo Świętopełk (legu: Ŝvjentopeŭk) kiel donacion donis la vilaĝon Rumina al cisterciana abatejo de Oliwa (Oliva) apud Gdansko. Kaj la Oliwa abatejo posedis ĝin ĝis la 1772 jaro.
En la jaro 1309 la Ordeno de germanaj kavaliroj okupas la Pomerion kaj Rumia. Post la dua Pac-Traktato de Toruno en la jaro 1466 la t.n. pola Reĝa Prusio kun Gdansko kaj Rumia revenas al Pollando, sed post la unua dispartigo de Pollando, t.e. en la jaro 1772 denove okupita, tamen nun en la limoj de Prusio.
En la jaro 1870 – fervojo en Rumia.
Post la Unua Mondmilito kaj post la Traktato de Versajlo Germanio perdis multajn teritoriojn por siaj najbaroj - la plej multon akiris Pollando kiu aperis denove sur la mapo de Eŭropo post la dispartigoj de Pollando (vidu la supran mapon). La 10-an de februaro 1920 jaro – enmarŝis al Rumia la Pola Armeo de generalo Haller kaj denove Rumia estis en Pollando.
En la jaro 1939 (la komenco de la Dua Mondmilito) – dum la defend-bataloj mortis 2 mil da polaj soldatoj.
Dum la jaroj 1939 - 1945 – daŭris la germana okupado de Rumia.
Ĝis la 13-27 de marto 1945 – estis la germana defendo de la Monto Markowca (legu: Markovca) (tie germanoj konstruis la fortreson) (vidu la monton Markowca sur la supra foto) . En 1945 – en la bataloj kun germanoj mortis 4500 polaj kaj sovetiaj soldatoj.
En la jaro 1954 – urborajtoj – la urbon Rumia oni kreis el la vilaĝoj: Rumia, Zagórze (legu: Zaguĵe), Biała Rzeka (legu: Bjaŭa Ĵeka), Szmelta (legu: Ŝmelta) kaj Janowo (legu: Janovo). La 1-an de januaro 2001 – oni decidis aneksi en la limojn de la urbo la vilaĝon Kazimierz (legu: Kazjimjeĵ) el la Komunumo Kosakowo (legu: Kosakovo) (la decido post kelkaj monatoj tamen estis nuligita).
En la jaro 2004 – la solenaĵoj de la 50-jara datrevono de la urborajtoj de Rumia.
Pro ŝia akra batalo por la forpelitaj germanoj, ŝi estas pli konata en Pollando ol en Germanio. Pola fotomuntaĵo de gazeto Wprost prezentis ŝin kiel SS-anon rajdantan sur kanceliero Gerhard Schröder.
En la urbo loĝas senatano, prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod) - la prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton. En apuda urbo Gdynia loĝas esperantisto Kazimierz Krzyżak (legu: Kĵiĵak), la ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), kawan1@interia.pl, www.ede.esperanto.info.pl