Rossa | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Komunumaro | Calanca |
Koordinatoj | 46° 22′ 30″ N 9° 7′ 41″ O / 46.37500 °N, 9.12806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 30″ N 9° 7′ 41″ O / 46.37500 °N, 9.12806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 121 |
Areo | 58,88 km² |
Alteco | 1089 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6548 |
Komunumkodo | 3808 |
Rossa estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 121 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
La komunumo Rossa konsistas el la norda, supra parto de la Valo de Calanca. Tute en nordo, sude de la monto Zapporterhorn fontas de firnkampo sur alteco de proksimume 3100 m s.m. la rivero Calancasca. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 3202 m s.m. la montopinto Puntone dei Fraciòn en sudsudokcidento de la komunumo ĉe la limo al Kantono Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rossa, Augio, Santa Domenica, Valbella kaj tute en nordo al alpopaŝtejo Alögna.
La komunumo Rossa limas en nordo kaj nordoriento al Mesoko, en sudoriento al Soazza, en sudo al Cauco, en sudokcidento al Biasca (TI), kaj en nordokcidento al Malvaglia (TI).
Pro ĝia situo en la fundo de la Valo de Calanca Rossa situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur de sudo per la vala vojo de Grono. Per poŝtaŭtolinio tra la valo al Grono, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La ĉefa kaj sola oficiala lingvo de Rossa estas la itala, parolata de pli ol 90% de la loĝantaro.
La unua dokumenta mencio de Rossa datiĝas el la jaro 1694. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Rossa estis parto de la tribunalkomunumo Calanca. En 1851 ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. En la jaro 1982 la ĝis tiam memstaraj politikaj komunumoj Augio kaj Santa Domenica estis integritaj al la komunumo Rossa. [1]